Basbalo enspezigas familiojn en Yunnan

BY:Rafael Henrique ZerbettoApril 8, 2025

La loĝkvartalo Hexie, kies nomo signifas harmonion en la ĉina lingvo, estas la plej granda loĝkvartalo kreita por translokigo de homoj kadre de la laboro pri malaperigo de malriĉeco en la urbo Lushui de Nujiang-a Lisu-a Aŭtonoma Subprovinco de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio.



Inter la translokigitoj, plejparto el montaro, estas virinoj, kiuj bezonas prizorgi familianojn, aparte infanojn, kaj pro tio ili ne povas labori for de siaj hejmoj nek kompromiti pri fiksa labortempo. Por doni al ili laborŝancon kaj kontribui por kreskigi familian enspezon, en la kvartalo estis konstruita ateliero pri fabrikado de basbalaj pilkoj.




En la ateliero laboras nur virinoj, kaj ili povas kunporti infanojn al la laborejo, do oni povas vidi infanojn ludantajn tie dum la virinoj laboras. Cetere, la labortempo estas fleksebla kaj la virinoj ricevas pagon proporcie al la kvanto da pilkoj, kiujn ili faris dum la monato. Ankaŭ estas la ebleco labori hejme, kio igas la laboron eĉ pli konvenan.


Por tiuj virinoj, kiuj kreskis en montaro kaj ne havis multajn edukajn oportunojn, tiu laboro estas valora helpo al familia enspezo: Multaj enspezas pli ol 2 000 juanojn monate, kaj kelkaj sukcesas enspezi eĉ pli ol 3 000 juanojn. Pli grave, ke iliaj infanoj havas facilan aliron al edukado kaj havos pli bonajn laboroportunojn en estonteco.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Miljara arbo en Yunnan - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat