Proksime al la urbo Lushui de Nujiang-a Lisu-a Aŭtonoma Subprovinco de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, troviĝas bela kaj impona arbo, kiu aĝas pli ol mil jarojn. La bela antikva arbo impresas la vizitantojn. Okaze de nia vizito al la arbo, ĝi estis senfolia pro la vintro. Baldaŭ venos la epoko de florado, kiam la arbo pleniĝas je floroj, kvankam sen ajna folio. Fine, dum somero ĝi refoje estos kun multaj verdaj folioj. Homoj vidas tiun arbon kiel simbolon de longa vivo.
La arbo rigardata de malproksime
La arbo rigardata de proksime
Homoj pendigas serurojn proksime de la arbo pro la kredo, ke tio alportos al ili aŭspician vivon.
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat