Teknologio antaŭenigas instruadon en etna mezlernejo en Yunnan

BY:Rafael Henrique ZerbettoApril 7, 2025

Fondita en septembro 1986, la mezlernejo Minzu troviĝas en la urbeto Daxingdi de la urbo Lushui en Nujiang-a Lisu-a Aŭtonoma Subprovinco de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. Kovrante areon de 2.5 hektaroj, la lernejo havas 31 klasojn, 105 dungitojn kaj 1306 lernantojn el najbaraj urbetoj. Lernantoj el etnaj minoritatoj estas 99% de la tuta lernantaro de tiu lernejo, kiu edukas la lernantojn subtenante kaj la heredadon de etna kulturo kaj la kulturadon de ilia ampleksa kompetentaro per modernaj instalaĵoj kaj teknologio.


Lernantoj dancas en la korto.


Lastatempe, partnerece kun la firmaoj Ĉina Kompanio pri Komunikado kaj Konstruado (CCCC, laŭ la angla mallongigo) kaj iFLYTEK, la lernejo antaŭenigas du naciajn iniciatojn de Ĉinio, tiu pri mildigo de malriĉeco kaj tiu pri konstruado de saĝaj kampusoj. Per plurmediaj teknologioj de iFLYTEK, la lernejo aldonas teknologion al la instruado kaj disponigas al gefiloj de kamparanoj edukajn rimedojn kutime pli facile alireblaj de urbanoj, kontribuante por doni oportunon al ĉiuj familiariĝi kun teknologio kaj uzi ĝin en la ĉiutaga vivo.


Lernantoj faras eksperimenton, sub la gvido de instruisto, en laboratorio pri kemio.


Laŭ klarigoj de laboristo de la lernejo, la teknologio de iFLYTEK ankaŭ disponigas resursojn de Artefarita Intelekto (AI) por helpi instruistojn prepari lecionojn kaj ankaŭ prepari kaj korekti ekzamenojn. Krome, AI analizas la respondojn de la lernantojn en la ekzamenoj kaj kreas raportojn pri ĉiu lernanto, kiuj detaligas kiujn kompetentojn la lernanto ne kontentige lernis kaj faras rekomendojn por ilia lernado.


Lernantino desegnas.


Dum mia vizito, mi unue vidis lernantojn praktikantajn lokan etnan dancon sur korto de la moderna sportejo de la lernejo. Poste mi vizitis lernoĉambrojn, en unu estis leciono pri la angla, en la alia leciono pri historio. En ambaŭ la instruisto uzis saĝan tabulon de iFLYTEK por instrui, kaj ĉiu lernanto havas tabulkomputilon konektitan al la sama softvaro. Kiam ekzerco aperas sur ekrano, ĉiu lernanto elektas respondon per tuŝo sur tabulkomputilo kaj ricevas reagon de la programo. Mi ankaŭ vizitis laboratorion pri kemio kaj konstatis, ke ĝi estas bone ekipita kaj havas ĉiujn aparatojn por certigi la sekurecon de la lernantoj dum eksperimentoj.


Lernantoj lernas la anglan per komputilo.


Sekve mi vizitis klasĉambron pri artoj kaj vidis lernantojn desegnantajn. Por desegni, ili uzas krajonojn kaj paperon, sed belaj koloraj bildoj sur la saĝa tabulo estas uzataj kiel inspiro por ilia kreado. Mi estis surprizita de donaco el lernanto, kiu donis al mi belan desegnon de pejzaĝo de la Granda Muro dum printempo. Mi estis impresita de la kvalito de la desegnoj de tiuj lernantoj, ĉar mi tute ne sukcesas atingi tiun nivelon en desegnado. Fakte, en tuta Ĉinio instruado pri artoj estas altnivela kaj ajna ĉina junulo sukcesas desegni tre bone pro tiu instruado, sed tiu ĉi estis la unua fojo, ke mi vidis uzon de saĝa tabulo por instruado de desegnado.


Antaŭ ol mia foriro, mi vizitis komputilejon, kie lernantoj estis praktikantaj aŭskultan kaj parolan kapablojn de la angla lingvo per softvaro de iFLYTEK. Ĉiu lernanto havis mikrofonon kaj kapaŭskultilon por interagi en la angla kun la programo, kiu proponas ekzercojn kaj defiojn al la lernantoj por disvolvi ilian lernokapablon. Ĉu ne estus bone disvolvi similan teknologion por instruado de Esperanto?


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto




















<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Nujiang-a Industria Parko pri Verdaj Spicaĵoj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat