Etna vilaĝo Yangpo: Ekzemplo de kampara revigliĝo

BY:Rafael Henrique ZerbettoApril 7, 2025

La vilaĝo Yangpo, kies nomo signifas "la unua vilaĝo atingita de sunlumo" en la lisu-a lingvo, troviĝas en la subdistrikto Liuku de la urbo Lushui en Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. Situanta sur montopinto meze de Gaoligong-montaro, ĝi troviĝas proksime de la landlimo inter Ĉinio kaj Birmo, en loko plena de historio, mirindaj pejzaĝoj kaj unika etna kulturo.


Vilaĝanoj iras surstrate.


Vilaĝano kuiras kokaĵon per lignofajro por fari tipan pladon de la vilaĝo.


Malgraŭ la abundo de naturaj kaj kulturaj resursoj, la vilaĝanoj dum longa tempo vivis en malriĉeco. Nuntempe, la vilaĝanoj havas pli komfortan vivon kaj la vilaĝo multe progresis per noviga modelo de kampara disvolvado, kiu kunligas agrikulturon, turismon kaj kulturon, estigante pioniran modelon de kampara revigliĝo, kiu kreskigas enspezon de kamparanoj. De kiam la laboro pri disvolvado de la vilaĝo komenciĝis, pli ol 100 mil turistoj vizitis la vilaĝon kaj elspezis 1.5 milionon da juanoj, kio rezultis en neta enspezo je 856 mil juanoj por la vilaĝanoj kaj averaĝa kresko de familia enspezo je ĉirkaŭ 6 mil juanoj po familio.


Montaro rigardata el la vilaĝo


Ĉefa strato de la vilaĝo


La domoj en la vilaĝo estis renovigitaj, turismo alportis oportunon al vilaĝanoj entrepreni en malsamaj negocoj kaj donis al lokaj metiistoj ŝancon vendi siajn etnajn manartaĵojn, kio ne nur alportas al ili profiton, sed ankaŭ kontribuas por protekti kaj heredigi tiujn teknikojn. Antaŭe multaj gejunuloj forlasis la vilaĝon por serĉi laboron en aliaj lokoj, pro la manko de ekonomiaj perspektivoj surloke. Kiam la vilaĝo ekprosperis tiurilate, plejparto de tiuj gejunuloj propravole revenis por dungiĝi aŭ estigi propran negocon en la vilaĝo.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Translokigitoj kunvivas en harmonio en Yunnan - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat