Dum mia unua vizito al Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio fine de 2020, mi estis impresita de la kontrasto inter la riĉa kaj prospera vivo de lokanoj en la glora epoko de la antikva Silka Vojo, atestata de antikvaĵoj nun konservataj en muzeoj, kaj la malriĉeco, kiu disiĝis tra la regiono post la fino de komercado tra la Silka Vojo. Nur antaŭ nelonge Xinjiang trovis novan vojon al prospero, kiam ĝi fariĝis ĉefrolulo de la Ekonomia Zono de la Silka Vojo, proponita de prezidanto Xi Jinping en 2013.
Brodistinoj en la kazaĥa aŭtonoma prefektejo Yili en Xinjiang en 2021
Nuntempe, kiel parto de la klopodoj de la ĉina registaro por antaŭenigi komunan prosperon al la tuta popolo de la lando, Xinjiang, regiono ankoraŭ malpli disvolviĝinta ol orientaj provincoj, ricevas pli da investoj por esti kapabla disvolviĝi pli rapide, kaj tiel reduktiĝos la diferenco de disvolva nivelo inter regionoj de Ĉinio. En 2024, la MEP de Ĉinio kreskis je 5%, dum tiu de Xinjiang kreskis je 6.1%.
Xinjiang estas ankaŭ esenca por manĝaĵ-sekureco de Ĉinio, ĉar ĝi havas grandan agrikulturan potencialon ankoraŭ esplorotan. Dum vizitoj al bienoj en tiu aŭtonoma regiono de Ĉinio, mi malkovris interesajn kaj novigajn iniciatojn por kreskigi agrikulturan produktadon, transformi dezertojn en bienojn, plibonigi stokadon kaj loĝistikon por agrikulturaj ĉenoj, disvolvi agrikulturan turismon kaj aldoni valoron al la loka agrikultura produktado.
Pasintjare mi vizitis firmaojn pri energio en Xinjiang kaj estis impresita de la rapida disvolvado de la sektoro pri renovigebla energio en tiu regiono. Krom la fakto, ke la regiono estas riĉa je energiaj resursoj, kiel vento kaj sunlumo, ĝi ankaŭ antaŭenigas sciencan esploradon kaj industriajn ĉenojn en tiu kampo kaj produktas sunpanelojn kaj ventoturbinojn, ne nur por enlandaj bezonoj, sed ankaŭ por eksportado.
Fabriko de padeloj por ventoturbinoj en la urbo Hami, Xinjiang en 2024
La mirinda disvolvado de renovigebla energio en Ĉinio, en kiu Xinjiang ludas esencan rolon, estas rimarkata tutmonde. Lastatempe André Correa do Lago, prezidanto de ĉijara COP30 en Brazilo, substrekis la gravecon de la klopodojn de Ĉinio kontraŭ klimatŝanĝiĝo: sponsorata de la registaro, ĉina industrio pri sunpaneloj rapide kreskis en la lastaj jaroj kaj kontribuis por redukti la koston de tiaj produktoj en internacia merkato, kio kontribuis por popularigo de sunenergio en disvolviĝantaj landoj.
Sed la plej grava aspekto de la disvolvado de Xinjiang estas la plibonigo de vivkondiĉoj de homoj. Progresoj en edukado, kuracado kaj prizorgado de maljunuloj, la elstara laboro farita en malaperigo de malriĉeco, kaj la kresko de pokapa enspezo de homoj vivantaj en urboj kaj en kamparo klare montras, ke la popolo en Xinjiang ne nur vivas pli bone ol antaŭ kelkaj jaroj, sed ankaŭ rimarkas la perspektivon de pli bona estonteco.
Studentinoj pri modo en Kaŝgara Teknika lernejo en 2023
Pli bonaj vivkondiĉoj ankaŭ kontribuas por konservado de kulturaj heredaĵoj kaj tradicioj de la regiono, ĉar havi bazajn vivbezonaĵojn certigitaj donas al la popolo trankvilecon por dediĉi pli da tempo al hobioj kaj distro, dum retkomercaj platformoj kaj disvolvado de turismo en la regiono kreas enspezoportunojn por lokaj metiistoj kaj artistoj.
Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat