Homoj en la Centra Azio multe zorgas pri la du sesioj de Ĉinio. En la lastaj tagoj kleruloj de la centraziaj landoj estis intervjuitaj de ĉinaj ĵurnalistoj. Ili diris, ke Ĉinio aktive esploras disvolvan vojon, kiu konvenas al si, kaj la sukcesa sperto de la modernigo de Ĉinio donas gravan inspiron kaj referencon por la moderniga esplorado de centraziaj landoj.
Alikbek Dzheshenkulov, eksa eksterafera ministro de Kirgizio, delonge observas disvolviĝon de Ĉinio. Li diris, ke en la esplorado de sia vojo al modernigo, Ĉinio povas bone utiligi siajn proprajn rimedojn por atingi daŭrigeblan kaj ĉiuflankan disvolvadon, kaj ĝi povas adapti siajn unikan kulturon kaj disvolvan realon al la tutmonda tendenco. "Por centraziaj landoj, kiuj alfrontas novajn defiojn en ekonomia kaj socia disvolviĝo, la sperto de Ĉinio estas tre valora. Modernigo de Ĉinio donas gravan referencon al centraziaj landoj por antaŭenigi la disvolviĝon de industrio, loĝistiko, energio kaj aliaj kampoj."
Yersultan Zhanseitov, esploristo de la Kazaĥa Instituto pri Mondaj Ekonomio kaj Politiko, diris, ke Ĉinio ne kopiis la modelojn de aliaj landoj, sed esploris disvolvan vojon taŭgan al si mem, kaj la lando povas ĝustatempe kaj efike alĝustigi politikojn laŭ nova situacio. Modernigo de Ĉinio liveris novajn ŝancojn por la disvolvado de centraziaj landoj, precipe la utilajn spertojn por antaŭenigi disvolviĝon konforme al lokaj kondiĉoj.
Rasulov, taĝika fakulo pri Ĉinio, diris, ke la iniciato de "La Zono kaj Vojo" donis fortan impulson por ekonomia kresko en la Centra Azio kaj kreis novajn laborŝancojn. Li precipe menciis, ke kun la subteno de Ĉinio, Taĝikio modernigis grupon da malgrandaj akvocentraloj. "Ĉi tiuj projektoj ne nur plifortigis la energi-sekurecon de Taĝikio, sed ankaŭ antaŭenigis la disvolviĝon de la renovigebla energio en la regiono."
En la lastaj jaroj Ĉinio daŭre antaŭenigis altkvalitan disvolvon, akcelis disvolviĝon de novkvalitaj produktivaj fortoj, kiel artefarita intelekto, verdaj industrioj, cifereca ekonomio kaj tiel plu, kaj kunhavis produktojn, teknologiojn kaj spertojn kun centraziaj landoj per la kunlaboro de "La Zono kaj Vojo". Korzhumbayev, ĉefredaktoro de Kazaĥa Industria Ĵurnalo, diris, ke en la lastaj jaroj Ĉinio kaj centraziaj landoj plifortigis kunlaboron en scienca kaj teknologia novigo kaj efektivigis serion da modelaj projektoj, kiuj montriĝis efikaj.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat