Du pioniraj novigoj de Pekino, la aparato Travel Pass kaj la karto MiFang, estis ĝisdatigitaj kaj laŭplane estos oficiale lanĉitaj en marto. La aparato Travel Pass, malpeza kiel portebla ŝargilo, havas ekranon, fotilon kaj kartajn ingojn, kiuj subtenas kaj SIM-kartojn de China Unicom kaj fizikajn bankokartojn. Ĝi funkcias kiel portebla vifi-alirpunkto, faciligas komunikadon per tekstaj mesaĝoj, ebligas pagadon per dudimensiaj kodoj kaj provizas tradukon de fotita teksto.
Kundisvolvita partnerece de China UnionPay, Banko de Pekino kaj China Unicom Beijing, ĉi tiu aparato kunigas bankajn kaj komunikajn servojn sub la noviga modelo "Karto-al-Kodo". Dum la provfazo, vizitantoj el aliaj landoj povis lui kaj redoni la aparaton ĉe servaj budoj en la Pekina Ĉefurba Internacia Flughaveno, Daxing-a Internacia Flughaveno kaj la butiko Ta Yuan de China Unicom en la ambasadora distrikto.
La lasta ĝisdatigo aldonis la apon Travel Pass de Banko de Pekino rekte en la aparaton, tiel ke oni ne plu bezonas elŝuti ĝin. Turistoj povas akiri la karton, aldoni monsumon al ĝi, peti repagon kaj nuligi servojn sendepende per la apo, sen esti limigitaj de la horaro nek de la petmaniero. Testoj montras, ke de la alŝuto de pasporta informo ĝis sukcesa luprunto de la aparato, la tuta procezo daŭras malpli ol kvin minutojn.
Ĉefa avantaĝo de Travel Pass estas tio, ke ĝi kunligas bankajn kaj komunikajn funkciojn, donante al alilandaj vizitantoj ne nur seninterrompan pagsolvon, sed ankaŭ vifian interreton por iliaj personaj aparatoj. Ĝia monĝira sistemo, funkciigata de UnionPay, subtenas kaj skanadon de dudimensia kodo kaj alproksimigon de ekrano, kio certigas facilan pagadon ĉu aĉetante ĉe stratbudoj ĉu manĝante en tradiciaj hutong-restoracioj de Pekino. La aparato postulas deponon de 400 RMB, kun unuopa transakcia limo je 1 000 RMB kaj monsuma limo je 10 mil RMB.
Krome, senkontakta poŝtelefona pago per NFC, preferata metodo por multaj alilandaj vizitantoj, nun estas subtenata de la karto MiFang — la unua "tri-en-unu" servopako kunlanĉita de Banko de Ĉinio, China Unicom Beijing kaj Beijing Yikatong. Ĉi tiu SIM-karto kunligas pagon, telekomunikadon kaj publik-transportajn servojn.
Alilandaj vizitantoj povas akiri la karton MiFang ĉe servobudoj de China Unicom en Pekina Ĉefurba Internacia Flughaveno, Daxing-a Internacia Flughaveno kaj kelkaj difinitaj butikoj prezentante siajn pasportojn. Krom voĉaj telefonalvokoj, 5G-a interreto kaj tekstmesaĝaj servoj, la karto ebligas pagadon per cifereca yuano, subtenas publik-transportajn pagojn per frapo sur metroaj kaj busaj kontroliloj kaj permesas aŭtomatan bilet-aĉeton ĉe enirejoj de difinitaj parkoj kaj turismejoj en Pekino (sufiĉas alproksimigi ĝin de la bilet-kontrolilo por eniri la lokon, kaj la bilet-prezo estas tuj elmetita de la monsumo disponebla en la karto).
"La karto MiFang estas preta por uzo, tuj post kiam ĝi estas enmetita en poŝtelefonon," diris Li Feihu, estro de la ciferec-valuta taskforto ĉe la pekina filio de Banko de Ĉinio. Ĝi postulas neniun aldonan apo-elŝuton, registradon aŭ kroman serv-aktivigon. Por vizitantoj, kies telefonoj ne subtenas SIM-kartojn, servobudoj povas provizi alternativajn solvojn. Uzantoj povas kontroli sian saldon kaj foliumi liston de komercistoj de cifereca juano per H5-retpaĝo ligita al tekstaj mesaĝoj. La unuopa monaldona limo de la karto MiFang estis pliigita al 5 000 RMB, kun monsuma limo je 10 000 RMB.
Ambaŭ la aparato Travel Pass kaj la karto MiFang laŭplane estos oficiale lanĉitaj en marto.
Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto
Fonto: OneTubeDaily
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat