La donitaĵoj publikigitaj de la Ĝenerala Dogana Administro de Ĉinio en la 7-a de marto montras, ke malgraŭ multaj defioj, la ekstera komerco de Ĉinio solide funkcias, kun struktura pliboniĝo kaj elasteco en la unuaj du monatoj de 2025.
La donitaĵoj montris, ke la sumo de varkomerco atingis 6.54 duilionojn da juanoj dum ĉi tiu periodo, reflektante moderan malkreskon de 1.2% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.
Laŭ la donitaĵoj, eksportado kreskis je 3.4% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 3.88 duilionoj da juanoj, dum importado malkreskis je 7.3% ĝis 2.66 duilionoj da juanoj.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat