Kiuj estis la ĉefaj atingoj de la du sesioj en 2025?

BY:Rafael ZerbettoMarch 10, 2025

En Printempo okazas en Ĉinio la du sesioj, tio estas, la sesioj de la 14-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), la ĉefa politika konsila organo de la lando, kaj de la 14-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK), la plej alta leĝdona instanco. La du sesioj estas la plej gravaj politikaj eventoj de la jaro en Ĉinio, kiam oni difinas la prioritatojn kaj celojn kadre de la registara laboro por la tuta jaro.



Do kiuj estis la ĉefaj atingoj de ĉijaraj du sesioj? Unue, estis anoncitaj la ĉefaj celoj por 2025: kresko de nacia MEP je 5%, kreado de 12 milionoj da laborpostenoj, inflacio je ĉirkaŭ 2%, produktado de grenoj je ĉirkaŭ 700 metrotunoj, kaj malkresko de elektrokonsumado po unuo de MEP je 3%.


Tiuj anoncoj estas tre gravaj por investantoj kaj entreprenantoj, por ke ili plano siajn investojn kaj difinu prioritatojn por la tuta jaro. La celoj ankaŭ substrekas la gravecon de grensekureco, registaro volas, ke la ĉina popolo tenu firme en siaj propraj manoj la grenojn bezonatajn por nutrado, alivorte, ke Ĉinio laŭeble ne dependu de aliaj landoj pri la plej gravaj nutraĵoj.


Kune kun grensekureco venas la strategio pri kampara revigliĝo. Ĉinio planas revigligi produktadon kaj komercon de semoj kaj agadi por kreskigi la enspezojn de kamparanoj. La lando ankaŭ lanĉos mekanismon por ke la ĉefaj konsumejoj de grenoj pagu kompensojn al la ĉefaj produktejoj de grenoj, sub la planado kaj superrigardo de la centra registaro, tiel ke la ĉefaj distriktoj, kiuj okupiĝas pri grenproduktado, estu pli bone subtenataj de registaraj politikoj.


La emfazo en grensekureco tute ne signifas, ke Ĉinio planas izoliĝi de la mondo. Male, la lando firme antaŭenigos kunlaborojn kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj ankaŭ plenumos sian promeson pri plia pordmalfermo: estas decidite, ke Ĉinio, laŭ enorda kaj bone reguligita maniero, malfermos sektorojn pri interreto kaj kulturo, kaj plivastigos provojn pri malfermeco de sektoroj kiel telekomunikado, kuracaj servoj kaj edukado.


Stimulado al konsumado estos la ĉefa movforto por ekonomia kresko en 2025. Ĉinio planas emisii specialajn longegtempajn titolojn de nacia trezorejo, sume valoraj je 300 miliardoj da juanoj, por subteni programojn por stimuli homojn ŝanĝi malnovajn produktojn kontraŭ novaj.


Ne pensu, ke tio signifas, ke Ĉinio forgesis la gravecon de mediprotektado. Fakte, novaj produktoj kaj aparatoj kutime estas pli mediamikaj kaj sekuraj, kaj aparte la ŝanĝo de hejmaj aparatoj povas kontribui por redukti konsumadon de elektro. En la du sesioj estis ankaŭ anoncite, ke la lando stimulos mediamikajn kaj malaltkarbonajn manierojn de produktado, konsumado kaj vivstilo.


En la kampo de novkvalitaj produktivaj fortoj, Ĉinio stimulos la disvolvadon de merĝantaj sektoroj, interalie malalt-altituda ekonomio, biofabrikado, kvantuma teknologio, artefarita intelekto kaj 6G-a interreto. La lando ankaŭ antaŭenigos ciferecigon de fabrikado kaj la disvolvadon de saĝaj aparatoj por fabrikado, nova generacio de saĝaj veturiloj funkciataj de novenergio kaj telefonoj kaj komputiloj elpensitaj por artefarita intelekto kaj saĝaj robotoj.


Alia tre zorgata temo estas la stabiligo de la ĉina merkato pri nemoveblaĵoj, kun promesoj pri daŭra klopodado mildigi la malkreskon de la prezoj de nemoveblaĵoj, pli forta klopodado por rekonstrui urbajn vilaojn kaj reformi malnovajn domojn, faciligi la aĉetadon de loĝejoj kaj certigo pri ĝustatempa liverado de novaj loĝdomoj.


Ĉinio ankaŭ celas daŭran progreson en urba renovigo kaj renovigo de antikvaj enurbaj domaroj. La lando faciligos partoprenon de kvalifikitaj homoj en sistemo pri subteno al loĝado kaj certigos, ke tiuj homoj facile aliros programojn pri socia sekureco.


En la kampo de medicio kaj sano, la lando plibonigos politikojn pri centrita aĉeto de kuraciloj kaj superrigardo de ilia kvalito. Registaraj subtenoj por baza sanasekuro por senlaboraj homoj kreskos je 30 juanoj po homo.


Por kontraŭbatali senlaborecon, Ĉinio planas ekspansii kanalojn per kiuj ĵusdiplomiĝintoj kaj aliaj junuloj povu trovi postenon aŭ fondi entreprenon. La lando ankaŭ emfazos protektadon de rajtoj kaj interesoj de laboristoj en fleksebla laboro aŭ novtipa laboro, ekzemple liveristoj de pakaĵoj kaj ŝoforoj de veturoj menditaj per apo. Ĉinio ankaŭ provas akceli la disvolvadon de sistemo pri pago surbaze de kvalifikoj, por certigi, ke pli kvalifikitaj laboristoj ricevu pli altan pagon.


En la kampo de edukado, Ĉinio ekspansos mezlernejon, kaj antaŭlerneja edukado estos senpaga, sed la efektivigo de tiuj politikoj okazos iom post iom. Tio estas grava politiko por stimuli homojn havi gefilojn, ĉar en la nuna socio gepatroj laboras kaj ne povas prizorgi infanon dum laborhoroj, sekve antaŭlerneja edukado fariĝas pli kaj pli grava por familioj. Same, la kostoj por prizorgi infanon estas tre altaj nuntempe, tio malstimulas homojn patriĝi, sekve politiko pri registara subteno al prizorgado de infanoj ankaŭ estis lanĉita.


Jen kelkaj gravaj punktoj estas diskutitaj en la du sesioj. Multaj proponoj estas ankoraŭ sufiĉe ĝeneralaj kaj malprecizaj, ĉar ili estas nur skizo, sed baldaŭ venos pliaj detaloj, kaj lokaj registaroj adaptos la strategiojn difinitajn de la du sesioj al siaj propraj kondiĉoj. Iel ajn, la celoj kaj direkto de ĉina disvolvado en 2025 estas klaraj.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: China Daily



























Reprezentanto de TPK: Buji-a kostumo povas kunfandiĝi kun ĉiutaga vivo - esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat