Li Li, membro de la 14a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj heredanto de farado de nemateria kultura heredaĵo -- buji-a kostumo, lernis de sia patrino kiel fari buji-ajn vestaĵojn laŭ la tradicia farado. En 2015 ŝi revenis al sia hejmurbo, Zitang-vilaĝo, Jichang-urbeto, Qinglong-gubernio de Guizhou-provinco, por fondi entreprenon. Ŝi decidis prove kunfandi tradician kulturon en la ĉiutagan vivon.
En 2023 Li Li estis elektita kiel reprezentanto de la 14-a Tutlanda Popola Kongreso. Ŝi rimarkis, ke iuj tradiciaj metiartoj riskas perdiĝi, samtempe ŝi eksciis, ke gejunuloj interesiĝas pri tradicio sed ne havas manieron lerni, do ŝi pli koncentriĝis pri trejnado de junaj brodistoj kaj vestaĵ-metiistoj.
Li Li planas uzi retkomercajn platformojn por diskonigi kaj vendi kulturajn produktojn. Utiligante ĉiun platformon, ŝi klopodas, por ke ĉi tiuj unikaj kulturaj kaj kreivaj produktoj estu viditaj de pliaj konsumantoj kaj alportu realajn enspezojn al la brodistoj, tiel ke nova vigleco povos esti aldonita al etnaj kulturoj.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat