La mondo priatentas Ĉinion pro du sesioj

BY:Rafael Henrique ZerbettoMarch 5, 2025

de Anthony Moretti*


La sekvoj de la du sesioj en Ĉinio -- jara ĉefa politika okazaĵo -- ĉi-semajne ricevos signifan atenton enlande kaj eksterlande.



La sesio de la 14-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) komenciĝis la 4an de marto. Ĝi estas la ĉefa politika konsila organo de la lando. En la sekva tago, estas la inaŭguro de la 14-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK), la plej alta leĝdona instanco.


ĈPPIK ludas gravan konsil-donan rolon pro siaj rekomendoj al registaraj organizaĵoj. En TPK partoprenas provinc-nivelaj politikaj gvidantoj, sciencistoj, teknikistoj, bienistoj kaj laboristoj, kiuj revizias kaj voĉdonas pri gravaj leĝdonaj aferoj. Temoj rilataj al ekonomia kreskado, altkvalita disvolvado, reformo kaj pordmalfermo, nemoveblaĵoj, eksterlanda komerco kaj investado kaj alt-teknologio estas atendataj esti en la tagordo.


Fakuloj kaj merkatoj atente zorgas pri la celo pri jara kresko de malneta enlanda produkto, anoncota dum la du sesioj, kaj ankaŭ pri rimedoj alprenotaj por kreskigi konsumadon, stabiligi la nemoveblaĵan sektoron, kuraĝigi longtempajn investojn en la ĉina merkato pri kapitalo, kaj plu subteni la kreskon de privata sektoro en la ĉina ekonomio.


Ĉinio delonge estas la ĉefa motoro de monda ekonomia kresko, sed lastatempe ĝi bezonis trakti negativan efikon de kreskantaj defioj en la enlanda ekonomio. La premado kreskis rezulte de la kreskantaj tarifoj anoncitaj de Usono antaŭ ok jaroj.


Metu ĉiujn tiujn faktorojn kune kaj vi konkludos, ke politikoj por stimuli ekonomian kreskon estos ĉefa fokuso intense traktota de la membroj de TPK kaj ĈPPIK dum la du sesioj. Oni ne forgesu, ke 2025 estas la lasta jaro de la 14-a Kvinjara Plano (2021-25); sekve, analizi la celojn atingitajn ankaŭ estas atendata.


Unu fakto alportas bonan perspektivon por Ĉinio, kiu kontribuis per ĉirkaŭ unu triono de la monda ekonomia kresko dum la lastaj jaroj: la februara monata indico pri manaĝerado de aĉetoj montras, ke produktado kreskas kaj optimismo pri la ekonomia disvolvado nun estas pli forta.


Datumoj pri rekta eksterlanda investo, publikigota en tiu ĉi monato, provizos alian signon de optimismo. Ĝi jam registris impresan monatan kreskon en januaro. Okcidentaj analizistoj rapide priatentis la fakton, ke fremda investo en Ĉinio malkreskis en 2024 al nivelo nevidita en la pasintaj du jardekoj kaj Ĉinio rapide reagas por trakti tiun situacion. La profitdona sektoro pri telekomunikado, ekzemple, jam estis pli vaste malfermita por fremdaj investantoj, kaj ĉinaj aŭtoritatoj anoncis ekspansion de provprogramoj pri malfermo de la sektoroj pri edukado kaj kuracado.


Dume, la kompromiso de Ĉinio pri altkvalita disvolvado estas alte taksata. Unu spuro de tio estas teknologio, sektoro, en kiu Ĉinio plu elstaras. Konsideru, nur unu ekzemplo, la atenton gajnintan de DeepSeek, la ĉina ekfirmao pri artefarita intelekto, kiu lanĉis sian modelon DeepSeek R1 en januaro. Usona publikaĵo difinis DeepSeek kiel "atinginte la nivelon de la ĉefaj usonaj modeloj je kosto signife malpli alta per pli efika uzo de rimedoj pri komputado kaj memoro". Unu pintnivela usona universitato laŭdis DeepSeek pro ĝia "kapablo pri saĝa inĝenierio kaj novigo en algoritmo".


Teknologio ankaŭ ludas gravan rolon en aliaj sektoroj, inkluzive de agrikulturo. Ĉinio agnoskas la internaciajn problemojn rilatajn al klimatŝanĝiĝo kaj nutraĵ-malsekureco, kaj plu antaŭenigas manierojn plibonigi ĉiujn aspektojn de la ĉeno pri produktado, distribuado kaj sekureco de manĝaĵoj. Antaŭ kelkaj tagoj, la registaro diskonigis la unuan ĉefdokumenton de tiu ĉi jaro, fokusita sur agrikulturo kaj kampara ekonomio. Agrikultura novigo estas rigardata kiel esenca por ke la lando atingu la gravegan celon de grensekureco.


Alivorte, ambaŭ ĈPPIK kaj TPK estas atendataj pristudi kiel memdisvolvitaj teknologioj povas helpi plurajn sektorojn kaj homojn enlande kaj eksterlande.


Kvankam ĉijare eble ne estos iu aparte grava punkto en la tagordo, tamen estas grava realo ligita al la du sesioj: la tutproceza popola demokratio. Ĝi estas modelo de demokratio fokusita sur la rezultoj, kiu metas la popolon en la kerno de ĉiuj decidofaradoj de la registaro kaj kies efiko estas taksata surbaze de la kapablo de la registaro plibonigi la sociekonomiajn kondiĉojn de la popolo kaj trakti ĝiajn bezonojn. Tia aliro al demokratio estos esenca por la okazaĵoj en la nacia politika sceno dum la sekvaj tagoj.


Realismaj kaj seriozaj diskutoj estos evidentaj dum ĉi-jaraj du sesioj. Kiam ni rememoras, ke en aliaj partoj de la mondo kelkaj gvidantoj estas pli interesataj pri atentokaptaj aferoj, politika kunveno, kiu funkcias profesie, meritas esti laŭdata de ĉiuj en la mondo.


*Anthony Moretti, asociita profesoro ĉe la departamento pri regado de Komunikado kaj Organizado ĉe Universitato Robert Morris, Usono.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: China Daily




















<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Prezidanto de COP30: Ĉinio havas esencan rolon en klimatŝanĝiĝo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat