La 27-an de februaro André Correa do Lago, prezidanto de ĉi-jara konferenco COP30 en Brazilo, deklaris en gazetara konferenco, ke Ĉinio ludas esencan rolon en klimatŝanĝiĝo kaj estas grave, ke aliaj landoj plifortigu kunlaborojn kun Ĉinio cele al pli grandaj atingoj en tiu kampo.
André Correa do Lago, fotita de Roque de Sá/Agência Senado
Pridemandita pri la ebla rolo de Ĉinio en tiu sektoro, ke Usono apartiĝas de la kontraŭbatalo al klimatŝanĝiĝo, Correa do Lago respondis, ke jam de multaj jaroj Ĉinio ludas tre gravan rolon kaj kontribuas per solvoj al multaj problemoj. "Ni devas plifortigi kunlaborojn kun Ĉinio, ĉar ĝi estas lando, kiu mirinde agadas por kontraŭbatali klimatŝanĝiĝon," diris li al ĵurnalistoj en gazetara konferenco organizita de la organizaĵo Oxford Climate Journalism Network.
Depost kiam Donald Trump fariĝis prezidento de Usono, en januaro ĉijare, Usono retiriĝis de la pariza interkonsento, reduktis la usonan buĝeton por klimata agado kaj forlasis internaciajn partnerecojn en tiu kampo. Trump ankaŭ ĉesigis la partoprenon de Usono en programoj de Unuiĝintaj Nacioj pri klimatŝanĝiĝo, kaj pri tiu temo Reuters raportis pasintsemajne.
Indikita por esti prezidanto de ĉi-jara konferenco COP30 okazonta en Brazilo en novembro, Correa do Lago laŭdis la disvolvadon de Ĉinio en la kampo de sunenergio. Ĉinio fabrikas plejparton de sunpaneloj kaj helpe de registaraj subtenoj sukcesis kreskigi sian produktadon en la lastaj jaroj, kontribuante por konservi malaltajn la prezojn de sunpaneloj en internacia merkato.
"Ili alprenas siajn proprajn iniciatojn, kiuj siavice alportas profiton al la tuta mondo. La malaltiĝo en la prezoj de sunpaneloj estas unu el la plej gravaj politikoj por popularigi renovigeblajn energifontojn en disvolviĝantaj landoj," deklaris Correa do Lago.
Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto
Fonte: Brasil 247
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat