Kiam du turkaj mezlernejaj amikoj disvolvis la modestan videoludon Old Market Simulator (Malnovbazara Simulilo) pri agrikulturo kaj komerco, ili neniam imagis la furoron, kiun ĝi kaŭzus en Ĉinio. La sendepende disvolvita videoludo apenaŭ atingis mil elŝutojn. Sed post kiam ĝi estis lanĉita en la platformo Steam, pasintoktobre, elŝutonombro kreskis al pli ol 201 mil – duono de ili el ĉinaj ludantoj.
Kreintoj de Old Market Simulator faras dankfilmeton por ĉinaj ludantoj.
La du kreintoj de la videoludo, surprizitaj de la subita furoro, tuj ekkomprenis la kialon de la sukceso de la ludo: La trajtoj de agrikulturo kaj ekonomio en la ludo eĥas la interesojn de la vasta komunumo de ĉinaj ŝatantoj de videoludoj, kiu aparte fokusas sur simuliloj kaj ludoj pri konstruado. En ĉinaj sociaj retejoj tuj aperis detalaj gvidiloj kaj strategioj pri ĉiuj trajtoj de la ludo. Tiu fenomeno ne estas nova. Ĉinaj ludantoj havas reputacion transformi ludojn kun malferma mekanismo en grandajn infrastrukturajn projektojn, kaj ofte donas prioritaton al konstruado anstataŭ la rakonto.
La ludo Death Stranding estas bona ekzemplo. Kreita de Hide Kojima, ĝi prezentas post-apokalipsan mondon, en kiu ludantoj rolas kiel kurieroj por rekonligi homan civilizacion kaj samtempe evitas renkontiĝi kun fantomoj. Sed por multaj ĉinaj ludantoj, la vera defio en la ludo ne estas vivtenado, sed infrastrukturo. Anstataŭ nur esplori malglatan terenon, ili pasigas horojn konstruante aŭtovojojn kaj perfektigante vojreton por optimumigi liveradon de varoj.
Simile okazis al Euro Truck Simulator 2, videoludo pri longdistanca kamionŝoforado. Ĉinaj ludantoj detale rekreis realajn ĉinajn urbojn en tiu ludo, inkluzive de vojimpostejoj kaj ŝildoj, kaj efektive transformis la ludon en neoficialan simulilon pri urbokonstruado.
Vojimpostejo de ĉina urbo en Euro Truck Simulator, kreita de ludanto
Eĉ hororaj ludoj pri postvivado, kiel The Forest, estas ludataj alimaniere de ĉinoj. La ludo estis kreita ĉirkaŭ rakonto pri serĉado de perdita infano, sed kelkaj ĉinaj ludantoj flankenlasis la originan celon de la ludo por fokusi sur konstruado de kompleksaj ondaj fervojoj, ĉielskrapantoj kaj eĉ tutaj homaj setlejoj.
Tiu pasio por konstruado en virtuala mondo ankaŭ estas evidenta ĉe Minecraft, kie ĉinoj rekreis tutajn urbojn, inkluzive de trorealismaj versioj de Ŝanhajo kaj Pekino. En 2021, filmeto de ĉinaj ludantoj rekonstruantaj la Grandan Muron brikon post briko famiĝis en interreto kaj fariĝis ekzemplo de la ambicio de tiuj ludantoj.
Ciferoj spegulas tiun entuziasmon: raporto publikigita en 2023 de la Fondaĵo pri Sendependaj Videoludoj el Pollando montris, ke preskaŭ 46% de la uzantoj de Steam estas ĉinoj. Ili sume estas 55 milionoj da aktivaj ludantoj ĉiumonate. Kun pli ol 600 milionoj da ludantoj disigitaj tra malsamaj platformoj, la ĉina komunumo de entuziasmuloj pri videoludoj estas bunta kaj havas povon por transformi ajnan videoludon en neatendita sukceso.
Ĉinoj rekonstruis la Grandan Muron en Minecraft.
Kreantoj de videoludoj priatentas tiun komunumon. Pli da sendependaj studioj pri kreado de videoludoj alprenas platformojn kiel Xiaohongshu por plifortigi rilatojn kun ĉinaj ludantoj, rekonante, ke ludo, kiu furoras en tiu komunumo, povas fulmrapide fariĝi granda sukceso.
Old Market Simulator, kiu komencis kiel malgrandskala sendependa projekto kaj fariĝis neatendita sukceso danke al la engaĝiĝo de ĉinaj ludantoj. Kiel historio montras, kiam ĉinaj ludantoj elektas unu videoludon, ili ne nur ludas, sed konstruas, rekreas kaj ŝanĝas la tutan ludosperton.
Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto
Fonto: 上海日报
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat