Kiel reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso, Lu Lihua estas provinc-nivela reprezentanta heredanto de la nemateria kultura heredaĵo "dancado kaj kantado de ji-etno" de nanjian-a ji-a aŭtonoma gubernio en Yunnan-provinco. Kiel profesiulo pri arto, ŝi havas spertojn por helpi kamparan revigligon.
En la lastaj jaroj, Lu Lihua antaŭenigas la kunligon de nemateriaj kulturaj heredaĵoj kiel ji-aj dancoj kaj popolkantoj en banked-aranĝo, geedziĝo, turismo kaj similaj sektoroj, kiuj helpas la prosperon de kampara kulturo kaj kamparanojn multobligi sian enspezon proksime de siaj hejmoj. Krome, ŝi aktive enkondukas nematerian kulturan heredaĵon en lernejojn, okazigas regulan instruadon en multaj lernejoj en la gubernio por veki intereson de infanoj pri tradiciaj artaĵoj.
En ĉi-jara sesio de la Tutlanda Popola Kongreso, Lu Lihua plenumos siajn devojn en la sesio kun sia propra sperto kaj pensoj pri la heredado de nacia kulturo. Ŝi kredas, ke ĉiu popolkanto kaj danco restas en la historia kaj kultura memoro de la ĉina nacio, kaj kontribuos al kampara revigligo.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat