La 24-an de februaro la ĉina grupo pri elektronika komerco Alibaba anoncis sian planon investi almenaŭ 380 miliardojn da juanoj (52.44 miliardoj da usonaj dolaroj) en infrastrukturo por nubkomputado kaj artefarita intelekto (AI) en la sekvaj tri jaroj.
Sidejo de Alibaba en Hangzho
La anonco sekvas alian, faritan de la kompanio la 21-an de februaro, pri kresko de investoj en tiu sektoro, sen diskonigi la planitan monsumon. En tiu okazo, la kompanio anoncis sian bilancon por la lasta trimestro de 2024, kun enspezo je 280.15 miliardoj da juanoj, iom pli ol la sumo antaŭvidita de analizistoj.
La grupo Alibaba substrekis, ke la tuta monsumo investota en AI kaj nubkomputado en la sekvaj jaroj superos la monsumon elspezitan de la kompanio en la pasintaj dek jaroj.
Alibaba komencis la jaron 2025 en avantaĝo en la disputo por investoj pri AI, sukcesinte allogi investantojn per strategiaj komercaj interkonsentoj. Valoro de akcioj de Alibaba kreskis pli ol 68% ĉijare.
Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto
Fonto: Reuters
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat