Vilaĝo Nizhuhe en Yunnan-provinco de Ĉinio estas malgranda montara vilaĝo en valo. La rivero Nizhu, apud la vilaĝo, fluas de sudo al nordo, serpentumas tra la montoj kaj fine kreis la valon.
En la pasinteco, la plej mallonga vojo por vilaĝanoj iri al montsupro estis grimpado sur klifo. La vojo estis kruta. Por iri al lernejo, infanoj kaj iliaj gepatroj devis grimpi kaj paŝi almenaŭ 6 horojn tien kaj reen.
En 2022 venis turnopunkto. La loka turismejo estis oficiale finkonstruita, ekfunkciis 268-metro-alta lifto kaj telfero kun diferenca alteco de preskaŭ 200 metroj, ili estis malfermitaj al la vilaĝanoj kaj homoj de najbaraj vilaĝoj senpage.
Nun, lokaj infanoj unue prenas turismejan buseton por ses aŭ sep minutoj, sekve per lifto ili grimpas vertikale 268 metrojn, poste per telfero ili supreniras pli ol 200 metrojn, kaj fine ili piediras por atingi la lernejon, ĉio postulas duonhoron.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat