Internacia Kunlabora Centro de Horgos ĉe la ĉin-kazaĥa landlimo
Kazaĥio alte taksas la gravecon de longdaŭra kunlaboro kun Ĉinio en la kampoj de komerco kaj investo, kaj la lando estas ŝlosila partoprenanto de la iniciato "La Zono kaj Vojo," tion diris Raimbek Batalov, prezidanto de la estraro de la Nacia Ĉambro de Entreprenistoj de Kazaĥio de Atameken. De la 10-a ĝis la 13-a de februaro, delegacio de pli ol 30 ĉinaj entreprenoj vizitis Astanon kaj Almaton por interŝanĝi kun siaj kazaĥaj partneroj pri kunlabora potencialo en ŝlosilaj kampoj kiel komerco de petrolo kaj gaso, pura energio kaj elektronika komerco.
"Ni tre ĝojas labori kun niaj ĉinaj partneroj por akiri atingojn, interŝanĝi spertojn kaj malfermi novajn ĉapitrojn en komerca kunlaboro," Batalov diris. La pragmata kunlaboro inter la du landoj baziĝas sur reciproka fido, egaleco kaj komuna prospero. Nun Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Kazaĥio kaj ĉefa fonto de investo. Establita en 2013, la Nacia Ĉambro de Entreprenistoj de Atameken ludas unikan rolon en antaŭenigo de ekstera komerco kaj stimulado de ekonomia vigleco. Ĝi ne nur helpas kazaĥajn entreprenojn eniri internaciajn merkatojn, sed ankaŭ kreas justan kaj oportunan komercan medion por eksterlandaj investantoj en Kazaĥio.
La interkonektiĝo de transporta infrastrukturo estas la baza ŝtono de stabila kaj longdaŭra ĉin-kazaĥa komerca kunlaboro. Kun sia avantaĝa geografia situo, Kazaĥio celas evoluigi transitajn koridorojn kaj trairejojn. Agrikulturo estas ŝlosila kampo de duflanka kunlaboro, kaj Kazaĥio bonvenigas ĉinajn agrikulturajn kaj brutajn firmaojn starigi fabrikojn en la lando.
"Ni pretas konstrui pli da platformoj por antaŭenigi kunlaboron inter la komercaj komunumoj de ambaŭ landoj," li diris. "Ni esperas, ke ĉi tiuj platformoj finfine fariĝos efikaj mekanismoj por plivastigi la ĉin-kazaĥan ekonomian kaj komercan kunlaboron kaj kontribui al la disvolviĝo kaj profundigo de konstanta ampleksa strategia partnereco inter la du landoj."
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat