Laŭ anonco de Publik-sekureca Polico de Makao la 15-an de februaro, ekde la 19-a de februaro homoj kun pasporto de Brazilo kaj Germanio kun aĝo de minimume 11 jaroj rajtas uzi la eletronikan kontrolejon ĉe la limoj de tiu speciala administra regiono de Ĉinio post sukcese registriĝo por tiu servo. Krom civitanoj de Brazilo kaj Germanio, la servo ankaŭ estas disponebla de pli longa tempo al civitanoj de Aŭstralio, Korea Respubliko, Portugalio kaj Singapuro.
Tiu nova administra rimedo sin ligas al la politikoj de la loka registaro por allogi pliajn internaciajn rimedojn kaj estigi ŝlosilan platformon por interŝanĝoj kaj interkompreno inter Ĉinio kaj aliaj landoj, laŭ la instruoj de ĉina prezidanto Xi Jinping por la registaro de la Makaa Speciala Administra Regiono pri estigo de pli altnivela pordmalfermo al la mondo, klarigis la anonco.
Registriĝo por uzo de elektronikaj kontrolejoj estas disponebla ĉiutage de la 10-a matene ĝis la sepa posttagmeze ĉe la Barila Pordego, Qingmao, ponto Honkongo-Zhuhai-Makao, Pasaĝer-terminalo de la Ekstera Haveno, pasaĝer-terminalo de Taipa, Internacia Flughaveno de Makao kaj la makaa flanko de la komuna kontrolejo Makao-Hengqin, kaj ankaŭ de la 9-a matene ĝis la 5-a posttagmeze dum labortagoj ĉe la Oficejo pri Enmigrado de la Publik-sekureca Polico de Makao.
En la anonco, la Publiksekureca Polico atentigis ĉiujn interesatojn pri tiu servo, ke por registriĝo ili bezonas kunporti siajn pasportojn, validaj por almenaŭ la sekvaj 90 tagoj, por registriĝi, kaj tiuj kun aĝo inter 11 kaj 17 jaroj nepre devas esti akompanataj de unu el siaj gepatroj aŭ kuratoro, kiu devas kunporti la originalan naskiĝatestilon de la malplenaĝulo kaj iliajn identigilojn. Se la akompananto estas kuratoro, tiu devas ankaŭ provizi pruvon de leĝagnoskata rilato kun la malplenaĝulo.
La anonco substrekas, ke la Publik-sekureca Polico, per antaŭenigo de la koncepto "popol-orientita, reformo kaj novigo, alpreno de teknologio kaj kontinua plifortigo" daŭre disvolvos altkvalitajn migrajn servojn kaj regularojn por pliefikigi inspektojn kaj faciligi transiron de limoj, kun la celo plifortigi interŝanĝojn inter homoj de Ĉinio kaj aliaj landoj, kaj plu kontribuos por la altkvalita disvolvado de la regiono de la Granda Golfo Guandong-Hongkongo-Makao.
Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto
Fonto: Expat Channel
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat