Tajlanda ĉefministro: Rilatoj inter Ĉinio kaj Tajlando kreskos kun stabileco kaj daŭripovo

BY:Xie RuifengFebruary 19, 2025

La jaro 2025 estas la 50-a datreveno de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Tajlando. Dum la pasinta duonjarcento, la duflankaj rilatoj senĉese profundiĝis, donante fruktdonajn atingojn en politika, ekonomia kaj kultura kampoj. La 6-an de februaro tajlanda ĉefministro Paetongtarn Shinawatra ricevis intervjuon de ĉina raportisto dum sia vizito al Ĉinio.


Tajlanda ĉefministro Paetongtarn Shinawatra (maldekstre) ricevas intervjuon.


Paetongtarn Shinawatra diris, ke ŝi renkontiĝis kun ĉina prezidanto Xi Jinping, tio estas ŝia dua renkontiĝo kun prezidanto Xi post ilia unua renkontiĝo en Peruo. En 2022 en la vizito de prezidanto Xi Jinping al Tajlando, li kaj tajlandaj gvidantoj atingis gravan interkonsenton pri konstruado de ĉin-tajlanda komunumo de komuna estonteco. Paetongtarn Shinawatra alte taksis ĉi tiun interkonsenton kaj diris, ke la du flankoj okupiĝis pri profundaj diskutoj pri novaj politikoj.


Tajlando estas unu el la plej gravaj landoj laŭ "La Zono kaj Vojo". Ĉinio kaj Tajlando profundigis kunlaborojn en komerco, turismo, kulturo kaj mildigo de malriĉeco, senĉese plifortigante la socian fundamenton por la ampleksa strategia kunlabora partnereco inter la du ŝtatoj.


La amikeco inter Ĉinio kaj Tajlando daŭras de jarmiloj, kaj la ligo de "Ĉinio kaj Tajlando estas unu familio" plifortiĝas kun la tempo. Kun la pli larĝa perspektivo pri konstruado de ĉin-tajlanda komunumo de komuna estonteco por plifortigita stabileco, prospero kaj daŭripovo, la du flankoj devas konstrui sur pasintaj atingoj kaj kunlabori man-en-mane por liveri pli solidan progreson en la konstruado de la ĉin-tajlanda komunumo kaj doni pli da avantaĝoj al la dulandaj popoloj, al la regiono kaj al la tuta mondo.


Redaktoro: Xie Ruifeng






















<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Fiŝlanterna parado celebre al Lanterna Festo en Pekino - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat