Ĉu vi rajtas senvize viziti Ĉinion? Jen kelkaj klarigoj

BY:Rafael Henrique ZerbettoFebruary 13, 2025

En la lastaj jardekoj, dum multaj landoj interkonsentis pri reciproka nepostulo de turismaj vizoj aŭ simpligis la vizpetan procezon per alpreno de rimedoj kiel reta vizpeto. Ĉinio, tamen, ankoraŭ dum longa tempo preferis daŭrigi pli rigoran politikon pri vizoj. Kiel rezulto, multaj turistoj, ekzemple brazilanoj promenantaj en Azion preferis lasi viziton al Ĉinio por alia fojo.


Turistoj vizitas la Grandan Muron en Pekino.


Bonŝance la "alia fojo" alvenis! En la lastaj jaroj la ĉina registaro kreis kaj perfektigis plurajn politikojn por simpligi la vizpetan procezon kaj faciligi senvizan turismon en la lando, ekzemple la politiko pri senviza trafiko en Ĉinio por civitanoj de 54 landoj, 30-taga senviza turismo en Ĉinio por civitanoj de 34 landoj, kaj la senviza trafiko por pasaĝeroj de internaciaj krozŝipoj.


Civitanoj de kelkaj landoj rajtas viziti Ĉinion senvize


Homoj kun pasporto el unu el la jenaj landoj rajtas senvize viziti Ĉinion: Brunejo, Francio, Germanio, Italio, Hispanio, Nederlando, Malajzio, Svislando, Irlando, Hungario, Aŭstrio, Belgio, Luksemburgio, Nov-Zelando, Aŭstralio, Pollando, Portugalio, Grekio, Kipro, Slovenio, Slovakio, Norvegio, Finnlando, Danio, Islando, Andoro, Monako, Liĥtenŝtejno, Korea Respubliko, Bulgario, Rumanio, Kroatio, Montenegro, Norda Makedonio, Malto, Estonio, Litovio kaj Japanio. Civitanoj el tiuj landoj rajtas senvize viziti Ĉinion por turismo, negocoj, vizitoj al parencoj kaj amikoj, interŝanĝoj aŭ trafiko. Ili rajtas resti en Ĉinio en maksimume 30 tagoj. Se via vizito estas por alia celo, necesas peti vizon al la ĉina konsulejo plej proksima al via hejmo.


Kio estas la senviza trafiko?


La vorto trafiko estas kutime uzata por portempa halto antaŭ ol alveno al la celata loko. Kelkaj mezorientaj urboj, kiel Daŭho, Dubajo kaj Istambulo, estas pioniroj pri estigo de politikoj por instigi turistojn en trafiko tra lokaj flughavenoj kapti la ŝancon por turismi en la urbo. En multaj gravaj internaciaj flughavenoj tra la mondo oni povas mendi de kelkhora ekskurso ĝis senkosta kelktaga plilongigo de la restado en la lando, kun specialaj vizoj disponeblaj al tiuj pasaĝeroj en la flughaveno mem. La unuaj provoj de Ĉinio pri senviza trafiko kaj senviza turismo estis en Hainan-insulo en la pasinta jardeko. Ekde 2023 Ĉinio plivastigis similajn projektojn al aliaj regionoj, kiel Pekino, Tianjin, Hebei, Ŝanhajo, Jiangsu kaj Zhejiang. La sukceso de la programo rezultis en sinsekvaj plivastigoj de la listo de viziteblaj lokoj kaj plilongigo de la restado.


Aliflanke, tiu ĉina politiko ankaŭ konfuzigas multajn homojn, kaj pro la oftaj aktualigoj, kaj pro la diskonigo de nekompletaj, neklaraj aŭ eĉ misgvidaj informoj en kelkaj retejoj. Por ĉiam legi la plej aktualajn informojn, mia sugesto estas viziti la portalon de internaciaj servoj de la ŝanhaja registaro (https://english.shanghai.gov.cn/), disponebla en la lingvoj ĉina, angla, hispana, korea, japana, germana, franca, rusa, portugala kaj araba kaj aktualigata en ĉiu labortago.


La nuna politiko de Ĉinio pri senviza trafiko celas faciligi al homoj alvenintaj en Ĉinion por sekve veturi al alia lando, kiu ne estas sia propra hejmlando, povu eliri la flughavenon kaj promeni tra Ĉinio dum maksimume 10 tagoj, sen nepre reveni al la sama flughaveno por forlasi la landon. Ekzemple, se vi aĉetis bileton Brazilo-Ĉinio-Tajlando-Brazilo, vi povas profiti de la senviza trafiko en Ĉinio, ĉar Tajlando estas via celloko. Se vi aĉetos ir-revenan bileton por viziti nur Ĉinion, tiukaze via cellando estas Ĉinio, sekve vi bezonas vizon. Halto en iu flughaveno dumvoje inter Ĉinio kaj via lando ne sufiĉas por ke tiu lando estu konsiderata via cellando, ĉar oni atendas, ke atinginte sian celatan lokon, oni efektive trapasu landliman inspekton kaj restu en la lando dum iom da tempo.


Senviza trafiko nuntempe estas disponebla por nur 60 havenoj kaj flughavenoj de Ĉinio, distribuitaj tra 24 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj, inkluzive de la ĉefaj internaciaj flughavenoj de la lando, kiel tiuj de Pekino (ĉefurbo kaj Daxing) kaj Ŝanhajo (Hongqiao kaj Pudong). Por ĝui senvizan trafikon vi nepre devas eniri kaj eliri la landon per du el la 60 terminaloj listigitaj. La senviza trafiko por pasaĝeroj de krozŝipoj sekvas aliajn regulojn. Ĝi estas nur por turismaj grupoj sub gvido de rajtigitaj turismaj firmaoj kaj estas valida por civitanoj de ajna lando por periodo de maksimume 15 tagoj. La grupo nepre devas eniri kaj eliri Ĉinion en la sama ŝipo.


Kion fari por viziti Ĉinion kiel pasaĝero en trafiko?


Laŭ klarigo en la portalo pri servoj de Pekino (https://portuguese.beijing.gov.cn/travellinginbeijing/144hourvisafreetransit/index.html), ankaŭ disponebla en pluraj lingvoj, vi devas unue informi vian intencon viziti Ĉinion kiel pasaĝero en trafiko al la aviada kompanio, kiu transportos vin al Ĉinio. Ĉiuj aviadaj firmaoj flugantaj al Ĉinio estis informitaj pri la politiko kaj scias kiel helpi vin. 


Alveninte en Ĉinion, vi devos peti en la flughaveno permeson por senviza trafiko kaj montri al ĉinaj aŭtoritatoj viajn aviadajn biletojn, aparte tiun uzotan de vi por forlasi la landon, kun la numero de via sidloko kaj nomo de via celloko. Vi ankaŭ bezonos montri pasporton validan dum minimume tri monatoj depost via eniro en Ĉinio kaj kun almenaŭ du folioj sen vizoj nek stampoj. Krom tio, vi ankaŭ bezonos plenigi la formularon pri alveno kaj foriro de Ĉinio, disponebla en la flughaveno. Se vi bezonas vizon por eniri vian cellandon, ankaŭ ĝin vi devos montri.


Ĉinaj aŭtoritatoj povos peti, se necese, aldonajn informojn kaj dokumentojn por atesti la celon de via vizito al Ĉinio kaj vian kapablon por pagi la rilatajn kostojn. Pro tio, oni rekomendas, ke vi kunportu pruvojn de hotelrezervoj kaj de via financa bonstato, ekzemple bankaj konteltiroj aŭ kreditkartoj. Post trairi landliman inspekton, vi devos preni vian bagaĝon kaj trairi doganan inspekton, submetiĝante al la samaj reguloj validaj por la aliaj pasaĝeroj. Via tempo de restado en Ĉinio estos kalkulita surbaze de la momento, kiam vi sin prezentis por landlima inspekto en la flughaveno kaj la antaŭplanita ekiro de via flugo. Se tiu tempo estos pli longa ol 240 horoj, vi ne rajtos eniri Ĉinion senvize.


Kiujn lokojn vi povas viziti?


Enirinte en Ĉinion senvize, vi povos libere cirkuli tra la municipoj Pekino, Ŝanhajo, Chongqing kaj Tianjin kaj la tuta teritorio de la provincoj Hebei, Liaoning, Jiangsu, Zhejiang, Anhui, Shandong, Fujian, Henan, Hubei, Hunan, Guangdong, Hainan, Guizhou kaj Shaanxi. En la provincoj Shanxi, Heilongjiang, Jiangxi, Sichuan kaj Yunnan, kaj en la aŭtonoma regiono Guangxi, trafiko estas permesata nur en kelkaj urboj kaj aŭtonomaj prefektejoj.


Atentigoj:

-- Ĉiam priesploru aktualigitajn informojn en fidindaj retejoj antaŭ ol vojaĝi. Ne tre fidu respondon de artefarita intelekto, ĉar kutime iliaj datumbazoj estas malaktualaj je almenaŭ kelkaj monatoj.

-- Zorge planu vian vojaĝon.

-- Certiĝu, ke la flughavenoj elektitaj de vi por eniri kaj eliri Ĉinion estas listigitaj en la programo pri senviza trafiko kaj ke la lokoj vizitotaj de vi estas ĉiuj en la areo kovrita de la programo.

-- Senviza trafiko permesas al vi viziti plejparton de la turismejoj en Ĉinio, do ĝi estas sufiĉa por la bezono de plej multaj turistoj. Se vi tamen dezitas viziti ankoraŭ aliajn lokojn en la lando, vi bezonos peti turisman vizon al Ĉinio.

-- Kvankam ne postulata, vojaĝasekuro kovranta kuracajn elspezojn kaj urĝaĵojn estas tre rekomendata.

-- Se vi tranoktos ĉe amiko aŭ parenco, ne forgesu registriĝi ĉe la proksima policejo ene de 24 horoj. Se vi gastiĝos en hotelo, la hotelo mem registros vin.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto


















Giĉeto de ĉina animaciaĵo <em>Ne Zha 2</em> superis 9 miliardojn da juanoj - esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat