Ĝis la 8-a horo kaj 20 minutoj de la 12-a de februaro, la giĉeto de ĉina animaciaĵo Ne Zha 2 superis 9 miliardojn da juanoj (ĉirkaŭ 1.3 miliardoj da usonaj dolaroj), iĝante la 24-a filmo, kies totala enspezo (inkluzive de antaŭvendo) en la lando atingis 8 miliardojn da juanoj.
Ne limigita nur al la ĉina merkato, Ne Zha 2 estas preta disvastigi sin al la tuta mondo. Oni planas lanĉi ĝin en Aŭstralio kaj Nov-Zelando la 13-an de februaro, kaj en Usono kaj Kanado la 14-an de februaro. Kvankam la enkinejigo de la filmo okazos post kelkaj tagoj, tamen la biletoj por la plej multaj agenditaj sesioj jam elĉerpiĝis. Cetere, Ne Zha 2 fariĝis varma temo en usonaj sociaj retoj.
Fakaj analizistoj nun atente pristudas, ĉu Ne Zha 2 povas daŭrigi sian impeton kaj starigi eĉ pli altajn rekordojn en la venontaj tagoj. Koncernaj retejoj denove ŝanĝis la prognozon de ilia enlanda giĉeto, nun ĝi eble superos 16 miliardojn da juanoj. Nun, por la unua fojo, oni atendas, ke ĉina filmo transpasos la sojlon de 10 miliardoj da juanoj.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat