Vespere de la 7-a de februaro okazos malferma ceremonio de la 9-aj Aziaj Vintraj Ludoj en Harbino, Heilongjiang-provinco de nordorienta Ĉinio. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos al la ceremonio kaj deklaros malfermon de la Ludoj.
Tagmeze de la 7-a de februaro, prezidanto Xi Jinping okazigis bonvenigan bankedon por eksterlandaj gvidantoj invititaj al Ĉinio por ĉeesti la malferman ceremonion.
La eksterlandaj gvidantoj estas Haji Hassanal Bolkiah, bruneja sultano, Sadyr Japarov, kirgiza prezidento, Asif Ali Zardari, pakistana prezidento, Phaethongthan Chinnawat, tajlanda ĉefministro, kaj Woo Won-sik, parolanto de Nacia Asembleo de la Korea Respubliko.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat