Partoprenu UK-on: alvoko por volontuloj en Brno, 2025

BY:Xie RuifengFebruary 6, 2025


La subtena laboro de volontuloj estas nemalhavebla por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Brno, Ĉeĥio (de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2025), anoncu vin pere de tiu formularo: https://forms.gle/GR26QDWvdWeBKCmx7.


Subvencioj por partopreni la UK-on estas haveblaj danke al la Fondaĵo Partoprenu UK-on de UEA. Pere de ĝi UEA havas la eblon subteni ĉefe la aliĝkotizojn de kelkaj kongresanoj, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝad-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj okazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras volontuli kaj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi por subvencio.


La kondiĉoj por kandidatiĝi al la subteno “Partoprenu UK-on” estas:


esti preta ricevi kaj realigi kongresrilatajn taskojn antaŭ, dum kaj post la UK;


esti individua membro aŭ akcepti esti individua membro de UEA;


plenigi ĉi tiun formularon ĝis la limdato, la 28-a de februaro 2025.


En pasintaj UK-oj volontuloj helpis ĉefe pri fotado, filmado, helpoj en prelegejoj (teknika kaj kunordiga) kaj en la Libroservo de UEA, sed la taskoj povas esti tre variaj. En la formularo vi havas la eblon prezenti por kiu(j) tasko(j) vi pli emas helpi.


UEA antaŭdankas al kandidatoj pro la interesiĝo pri tiu subteneblo kaj varme invitas donacemulojn kontribui al Fondaĵo Partoprenu UK-on, kiu helpas diversigi kaj demokratiigi nian plej gravan kongreson: https://uea.org/alighoj/donacoj/partoprenu_uk.


La 2-a aliĝperiodo de la UK daŭros ĝis la 31-a de marto 2025. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne maltrafu la okazon facile kaj rapide aliĝi, daŭre kun rabato, per nia reta aliĝilo: https://uk.esperanto.net/2025 (eblas donaci dum la aliĝo).


(el UEA) 

Redaktoro: Xie Ruifeng
















<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Forpasis Renato Corsetti - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat