Serpento estas unu el la 12 signoj de ĉina zodiako, kiu jam estis relative kompleta antaŭ la dinastio Qin (221-206 a.K.).
Surbaze de longdaŭra observado de la naturo, antikvaj ĉinoj malkovris, ke inter la 9-a kaj la 11-a matene (la tempo"巳, prononce si") serpentoj kaŝas sin sub herboj kaj ne vagadas sur la vojoj, do en ĉi tiu tempo ili ne vundas homojn. En la okuloj de antikvaj ĉinoj, serpentoj ekmovas sin printempe, aktivas somere, sin retenemas aŭtune kaj dormas vintre, kio akordas kun la vivperiodoj de kultivaĵoj. Cetere, kiam estas pluvego, aperas pli da serpentoj. La mistera serpento estas tiel intime rilata al la vivo de homoj.
Antikvuloj kredis kaj adoris serpentojn. La du dioj de mondkreado en la ĉina mito, Fuxi kaj Nuwa, ambaŭ havis homajn kapojn kaj serpentajn korpojn. Fuxi kaj Nuwa estas la prapatroj de la ĉina nacio, kaj ankaŭ multaj aliaj dioj estis duonhomaj kaj duonserpentaj. Ekzemple, sur la pentrita silkaĵo elterigita el la tombejo (konstruita en Han-dinastio antaŭ 2 000 jaroj) de Mawangdui en Changsha troviĝas diaĵo kun homa kapo kaj serpenta vosto, kiu okupas la centron de la pentraĵo. Historiistoj trovis, ke kiam homa produktiveco daŭre disvolviĝis, la koncepto de "drako" (loong-o) aperis kaj superis ĉiujn bestojn, kaj serpento iĝis ordinara. Kompreneble, serpentoj, kiel "diecaj" estaĵoj, daŭre ludas gravan rolon en la popola kredo. Ekzemple, la direkt-dio Xuanwu estas testudo kaj serpento, kun serpento interplektita ĉirkaŭ testudo; en Qing-dinastio aperis la romano "La Kompleta Rakonto de la Blanka Serpento" pri serpenta feo.
En la ĉina kulturo, serpento havas duoblan signifon: Ĝi povas esti kaj dio kaj monstro. Ĉinoj kredas, ke serpentoj havas misterajn povojn, kaj ili kapablas alporti benojn kaj katastrofojn al homoj. Ili eĉ povas iĝi senmortaj. Krom "Legendo de la Blanka Serpento", ekzistas ankaŭ multaj rakontoj pri afabla repago kaj helpo al malriĉuloj fare de serpentoj.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat