Alvenas la Jaro de Serpento kaj la ekspozicio Brakumi Printempon: Festi la Jaron de Serpento estis inaŭgurita en la Nacia Muzeo de Ĉinio en Pekino la 22-an de januaro. La ekspozicio prezentas pli ol 200 antikvaĵojn el la kolekto de la muzeo, inkluzive de bronzaĵoj, jadaĵoj, moneroj, ceramikaĵoj, oraĵoj kaj arĝentaĵoj, lakaĵoj, kaligrafiaĵoj kaj pentraĵoj, kaj esprimas bondezirojn al la novjaro. Tiu ĉi ekspozicio ankaŭ markas la unuan Printempan Feston, depost kiam ĝi estis aldonita de Unesko al la listo de mondaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj la 4-an de decembro 2024.
Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto
Fonto: Global Times
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat