Kun la ambicio fariĝi unu el la ĉefaj turismejoj de la mondo, Ŝanhajo priesploras manierojn plibonigi la spertojn de turistoj, interalie popularigi mapojn presitajn sur papero kun versioj disponeblaj en pluraj fremdaj lingvoj, deklaris rilataj aŭtoritatoj de la urbego dum sesio de publika konsulto okazinta la 14-an de januaro.
Leondanco bonvenigas internaciajn turistojn el krozŝipo en Ŝanhajo, la 8-an de januaro (Fotis: Gao Erqiang/chinadaily.com.cn)
Tiu anonco venas, post kiam la urbo akceptis pli ol ses milionojn da turistoj el aliaj landoj en 2024, nombro, kiu devas kreski ĉi-jare, post la anonco de plilongigo de senviza restado por turistoj en trafiko al 240 horoj.
Yu Qingrong, membro de la 14-a Urba Komitato de Ŝanhajo de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), substrekis la rolon de presitaj mapoj kiel helpilon al internaciaj turistoj, aparte tiuj nefamiliaraj al apoj kaj softvaroj pri tradukado. Li argumentis, ke tiuj mapoj povas kombini kulturajn kaj kreivajn elementojn kun utilaj informoj pri la ĉefaj vidindejoj, transport-sistemo kaj komercaj areoj.
"Ni klopodas por igi Ŝanhajon pli amika al turistoj de la tuta mondo," diris Zhang Qi, vicestro de la Urba Administracio pri Kulturo kaj Turismo de Ŝanhajo. Li klarigis, ke kvankam firmaoj pri teknologio disvolvas ciferecajn mapojn por turistoj, tamen la urbo agnoskas la longdaŭran valoron de paperaj mapoj.
Aŭtoritatoj pri turismo de la urbo jam kunlaboras kun grandaj teknologiaj firmaoj, interalie Amap kaj Trip.com, por aldoni utilajn turismajn informojn al tiuj mapoj. "Papera mapo estas facile uzebla kaj bona referenco por tiuj nefamiliaraj al la urbo," aldonis Yu, emfazante la bezonon estigi kunlaboron inter pluraj sektoroj por igi Ŝanhajon la ĉefa turismejo de Ĉinio por eksterlandanoj.
La impulso por plibonigi la turismajn servojn venas en la momento, kiam Ŝanhajo atestas kreskon en la nombro de turistoj el aliaj landoj, kun rimarkinda kresko de turistoj el la Korea Respubliko. "Multaj internaciaj turistoj konsideras Ŝanhajon la 'vilaĝo por komencantoj' en siaj vojaĝoj al Ĉinio," rimarkis Zhang. Li substrekis, ke pozitiva sperto en la urbo instigas turistojn viziti aliajn lokojn en la lando.
Krom vizitoj al tradiciaj vidindejoj, Ŝanhajo ankaŭ antaŭenigas turismon en siaj muzeoj, bazaroj pri arto, ĉemaraj lokoj kaj eĉ en tradiciaj kvartaloj, kun la celo prosperigi la riĉajn resursojn de la urbo per turismo.
La okazontaj inaŭguroj de la unua amuzparko Legolando en Ĉinio kaj de la unua Peppa Pig World en Azio, ambaŭ en Ŝanhajo, estas tre atendataj kaj espereble solidigos eĉ pli la rolon de la urbo kiel internacian turismejon.
Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto
Fonto: https://portuguese.shanghai.gov.cn/
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat