Inaŭguriĝis jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo

BY:Xie RuifengJanuary 21, 2025


La jarkunveno 2025 de la Monda Ekonomia Forumo komenciĝis en la svisa urbo Davos la 20-an de januaro. La temo de la jarkunveno estas "kunlaboro en la inteligenta epoko", alvokante la internacian komunumon porti antaŭen la spiriton de kunlaboro por reagi kontraŭ tutmondaj defioj.


Antaŭ la malfermo de la jarkunveno, Klaus Schwab, fondinto de la Monda Ekonomia Forumo, diris, ke antaŭ multaj defioj en la inteligenta epoko, la jarkunveno klopodas por plifortigi internacian kunlaboron kaj fari la estontecon laŭ pli daŭrigebla kaj inkluziviga maniero.


Borge Brende, prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo, diris, ke multaj gravaj riskoj, kiujn la mondo alfrontas nun, transpasas landlimojn, kaj la internacia komunumo devas kune klopodi por trovi tutmondajn solvojn al tutmondaj problemoj. Li emfazis, ke kunlaboro estas la sola maniero tion atingi.


Preskaŭ 3 000 reprezentantoj el diversaj kampoj tra la mondo ĉeestis la jarkunvenon por diskuti kiel reformi la tutmondan ekonomian kreskon, antaŭenigi industrian disvolviĝon en la inteligenta epoko, klimatŝanĝiĝon kaj mediprotekton kaj tiel plu.


Redaktoro: Xie Ruifeng


















<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Tradicia merkato en Qingdao allogas homojn antaŭ Printempa Festo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat