Verkita en Ming-dinastio (1368-1644), Pilgrimo al la Okcidento fariĝis unu el la kvar klasikaĵoj de la ĉina literaturo (la aliaj tri estas Ruĝdoma Sonĝo, La Romano de la Tri Regnoj kaj Ĉe Akvorando). Ĝi estas unu el la unuaj libroj, kiujn mi legis post mia transloĝiĝo al Ĉinio, kiam mi ankoraŭ estis nova en la lando kaj nefamiliara al ĝiaj kulturo kaj historio. La libro rakontas pri la fama pilgrimo de la budhisma majstro Xuanzang al Barato por preni sutrojn ankoraŭ ne troveblajn en Ĉinio en Tang-dinastio (618-907). Post reveno, li sin dediĉis al tradukado de tiuj sutroj. Laŭ faka klarigo, Pilgrimo al la Okcidento estas bazita sur ne nur la fama pilgrimo de Xuanzang, sed ankaŭ pli fruaj verkoj el dinastioj Song (960-1279) kaj Yuan (1206-1368). La aŭtoro majstre kombinis elementojn de historio kaj fikciaj rakontoj de malsamaj epokoj kaj ligis ilin per sia kreemo kaj imagopovo, kio rezultis en majstroverko.
Enirejo de la domo, kie Wu Cheng'en naskiĝis kaj vivis en Huai'an
La libro genie miksas fikciajn kaj realajn homojn: En ĝi Xuanzang vojaĝas akompanata de siaj disĉiploj Sun Wukong (la simireĝo), Porko Bajie kaj Bonzo Sablo. Tiu roloj estas tre bone elspensitaj kaj laŭlonge de la rakonto envolviĝas en aventuroj kaj tumultoj, kiuj igas la legadon interesa kaj sprita. Laŭ la vojo ili luktas kontraŭ demonoj kaj monstroj kaj trapasas 81 malfacilaĵojn.
Pilgrimo al la Okcidento spegulas la kombinon de taŭismo, budhismo kaj konfuceismo en antikva Ĉinio, kaj alprenas fantazion por kritiki la realan mondon. La libro estis adaptita al komikso, animacioj, filmoj, operoj kaj televidserioj. En 2024 la videoludo Nigra Mito: Wukong, ankaŭ inspirita de la libro, furoris en Ĉinio kaj aliaj landoj. Dum longa tempo esploristoj divenis, kiu estis la aŭtoro de tiu libro, sed nuntempe Wu Cheng'en (1506-1582), intelektulo el la urbo Huai'an de Jiangsu-provinco, orienta Ĉinio, estas vaste agnoskata kiel ĝia aŭtoro.
La domo, kie li naskiĝis kaj vivis, estis transformita en muzeon kaj allogas multajn vizitantojn. Ĝi estas dividita en kvin partojn: Iama loĝejo de la aŭtoro, ekspozicio pri Wu Cheng'en, arta muzeo pri la familio de la simireĝo, memorhalo pri Xuanzang kaj studio de Liuxiao Lingtong. Esplorante la domon, mi trovis plurajn kuriozaĵojn, inkluzive de la loko, kie Wu Cheng'en naskiĝis, lia dormoĉambro kaj lia oficejo, kie li verkis la faman libron. Ŝlosila informo, kiu permesis al esploristoj atribui al li la aŭtorecon de Pilgrimo al la Okcidento, estas la uzo de la dialekto de Huai'an en la libro. La aliaj eblaj aŭtoroj de la libro estis el aliaj partoj de Ĉinio kaj neniam uzis tiun dialekton en sia verkaro.
Peco de Pilgrimo al la Okcidento: La ruĝaj vortoj estas en la huai'an-a dialekto
Alia pruvo de lia aŭtoreco estas la mencioj al Huai'an en la libro kaj la fakto, ke kelkaj pejzaĝoj kaj konstruaĵoj priskribitaj en la libro ŝajnas bazitaj sur realaj lokoj troveblaj en Huai'an, inkluzive de la Monto de Floroj kaj Fruktoj, kie Sun Wukong impresis la aliajn simiojn kaj fariĝis ilia reĝo. Wentong-pagodo en Huai'an estas rilata al la nomo Zhantangongde-budho uzata en la libro. La naskiĝloko de Sun Wukong ŝajne estas la Luna Lago de Huai'an, kie antaŭe troviĝis taŭisma templo kun pentraĵo pri simio kaj ĉevalo. Oni kredas, ke pro tiu pentraĵo Wukong gajnis la titolon "protektisto de ĉevaloj".
Rilate al tiu temo, gravas mencii, ke Wu Rui (1461-1532), patro de Wu Cheng'en, estis tre interesata pri antikvaj rakontoj kaj ŝatis viziti vidindejojn kaj templojn en Huai'an. Kiam Cheng'en estis infano, lia patro ŝatis rakonti al li popolajn rakontojn pri senmortuloj kaj fantomoj, kaj oni povas supozi, ke ambaŭ ankaŭ kune promenis en la temploj kaj vidindejoj, kiuj poste inspiris la libron.
En la jaro 2020, mi vizitis en Xi'an, iama ĉefurbo de Ĉinio, la templon, el kie la pilgrimo de Xuanzang komencis kaj finis kaj tie lernis pri lia vera pilgrimo. Post lia reveno, li pasigis siajn tagojn en tiu templo, okupata pri la tradukado de la sutroj. En tiu sama jaro, mi ankaŭ faris mian unuan viziton al Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en okcidenta Ĉinio. Tie mi vizitis du lokojn prezentitajn en la libro: La Flaman Monton kaj la ruinojn de la templo Subashi.
Oficejo de Wu Cheng'en, kie estis verkita klasikaĵo de la ĉina literaturo
La Flama Monto estas konsiderata de lokaj homoj kiel la plej varma loko en Ĉinio, kies temperaturo jam atingis 47.8 celsiajn gradojn en somero. Pro tiu kialo, tie oni konstruis grandegan termometron por monitori la temperaturon en somero. Sur la Flama monto vegetaĵoj ne kreskas pro troabundo de mineraloj en la grundo kaj manko de akvo, kaj la monto aspektas ĉirkaŭita de fumo, pro tio ĝi gajnis tiun nomon. Laŭ legendo, rakontita en la libro, antaŭ la alveno de Xuanzang kun siaj disĉiploj, tiu monto estis ardanta en fajro, blokante la vojon al vojaĝantoj. Por daŭrigi la pilgrimon, Sun Wukong bezonis prunti magian ventumilon de princino por estingi la fajron.
La templo Subashi estis konstruita ĉe la rivero Kuqa, kaj ĝia nomo signifas "origino de akvo" en la ujgura lingvo. En la glora epoko de la antikva Silka Vojo, tie vivis multaj bonzoj kaj templo havis riĉan kulturan vivon. Ĝuste en tiu epoko, Xuanzang alvenis en tiu templo kaj tie vivis por unu monato antaŭ ol daŭrigi sian pilgrimon. Kiam ĉesis la komerco pere de la Silka Vojo, la templo estis forlasita kaj estas nun en ruinoj. Mi miras pri la viglaj scenoj de tiu templo priskribitaj de Wu Cheng'en en la libro, kiuj permesas al la leganto imagi ĝian viglan socian vivon en tiu glora epoko. Tio atestas la detalan studon, kiun la aŭtoro faris en libroj kaj dokumentoj por rekrei la templon en sia rakonto, kaj lian admirindan kapablon plenumi breĉojn en historio per altnivela fikcio.
Dum la vizito al la domo, multe kreskis mia admiro al tiu aŭtoro, vere talenta kaj kreema. Li neniam vizitis tiujn forajn lokojn priskribitajn de li en la libro, sed mi jes, kaj tiel mi konstatis la elstaran laboron faritan de li.
Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat