"TikTok-rifuĝintoj" malkovras Ĉinion per apo

BY:Rafael Henrique ZerbettoJanuary 17, 2025

Lastatempe "amasmigrado" inter sociaj retejoj kaptis atenton: Pro la alproksimiĝo de la 19-a de januaro, limdato anoncita de la usona registaro por bloki la apon TikTok en Usono, pluraj usonaj retanoj ekserĉis alternativon, kaŭzante kreskon en elŝutoj kaj aliĝoj al aliaj sociaj retejoj, ĉefe la ĉina apo Xiaohongshu, konata ekster Ĉinio kiel RedNote. Sekvante la usonanojn, kelkaj homoj en Latinameriko, Afriko kaj Eŭropo ankaŭ fariĝis scivolemaj pri la ĉina socia retejo, sed ili ne estas multnombraj.


Diferencoj inter postuloj de ĉinaj kaj alilandaj retanoj


Depost mia alveno en Ĉinio, mi rimarkis, ke la diferenco inter ĉinaj kaj eksterlandaj retejoj kaj apoj estas grandega, kaj kadre de dezajno, kaj kadre de bezonoj kaj postuloj de uzantoj.


Ĉinaj firmaoj kapablas liveri servojn desegnitajn specife por la bezonoj de ĉinoj, dum alilandaj firmaoj apenaŭ sukcesas traduki programojn disvolvitajn por uzo en okcidentaj landoj, kaj tio estas la ĉefa kialo de la fiasko de firmaoj kiel Google kaj Yahoo en la ĉina merkato. Ekzemple, kiam mi venis al Ĉinio, komence mi uzis Google Maps por mapoj, sed post nelonge mi alkutimiĝis al ĝia ĉina konkuranto GaoDe (Amap), kiu provizas detalajn informojn pri publika transporto kaj aliajn servojn, oni povas eĉ voki taksion per ĝi. Post kelkaj jaroj Google forlasis la ĉinan merkaton.


"TikTok-rifuĝintoj" alvenas en RedNote.


Nuntempe ĉinaj firmaoj pri softvaro ekagadas por popularigi siajn produktojn eksterlande. Disvolvi du apartajn versiojn de apo, unu por Ĉinio, alia por aliaj landoj, estas bona maniero trakti diferencojn kadre de kutimoj kaj bezonoj de ĉinaj kaj alilandaj retanoj.


La plej bona ekzemplo estas TikTok, disvolvita de la ĉina firmao ByteDance specife por eksterlanda publiko. En Ĉinio oni uzas Douyin, versio de la sama apo disvolvita por ĉinoj. Tiu solvo permesis al ByteDance evoluigi la du programojn laŭ bezonoj de malsamaj publikoj kaj adapti ilin al leĝoj kaj regularoj de malsamaj landoj. Alivorte, TikTok estas kreita de ĉinoj, sed ne por ĉinoj.


La malpermeso de TikTok en Usono stimulis ĝiajn usonajn uzantojn migri al RedNote, kiu estas elpensita por ĉinoj kaj ne havas apartan version por aliaj landoj. Rezulte de tio, ĉinoj kaj usonanoj nun kundividas la saman socian retejon kaj rekte interagas. Tiu interagado estas senprecedenca, ĉar ĝi okazas per apo kreita por ĉinoj, sekve, la usonanoj, kiuj sin deklaras "TikTok-rifuĝintoj", subite malkovris "novan mondon" en interreto kaj kreskis ilia interesiĝo pri Ĉinio.


Oportuno por interagado kaj interŝanĝoj


Ed Sander, esploristo pri ĉinaj ciferecaj teknologioj, tuj kaptis la ŝancon studi tiun fenomenon. Post spektado de pluraj filmetoj de usonanoj en RedNote, li identigis, ke usonanoj kutime sentas sin bonvenaj en la apo kaj ofte laŭdas la afablecon de homoj en RedNote.


La usonanoj, kiuj rigardas TikTok kiel sian "hejmon", en RedNote kutime sin rigardas kiel gastojn, kelkaj eĉ admonas kaj riproĉas siajn samlandanojn por ke ili estu amikemaj kaj ĝentilaj al ĉinoj, sed tio ne sufiĉis por eviti rasismajn kondutojn fare de kelkaj homoj. Usonanoj klopodas adaptiĝi al la ĉina interreta etikedo kaj ankaŭ surpriziĝas kaj amuziĝas pri ĉinaj interretaj slangoj kaj malsamecoj en maniero uzi emoĝiojn. Tio ŝajne ligiĝas al alia fenomemo: pluraj entuziasmiĝas pri lernado de la ĉina. La 15-an de januaro, la nombro de usonanoj eklernantaj la ĉinan en Duolingo kreskis je 216%!


Lastatempe mi mem multe amuziĝis de la interagado inter usonanoj kaj ĉinoj. Unue pro la ironio, ke la usona registaro elektis malpermesi TikTok pro tio, ke ĝi estas kontrolata de ĉina firmao, kaj la rezulto estis amaso da usonanoj libervole "migrantaj" al apo vere ĉina, kun servilo kaj amaso da uzantoj en Ĉinio. La miro de usonanoj pri emoĝioj kaj slangoj rememoris min pri mia unua jaro en Ĉinio: mi konfuziĝis pri la maniero de ĉinoj uzi emoĝiojn kaj ofte timis sendi la malĝustan al ĉina amiko. Ĉinaj slangoj en interreto ankaŭ estis ofte nebulaj por mi. Alveninta en Ĉinio, mi rimarkis, ke ĉinoj estas tre scivolemaj pri vivokosto eksterlande, demandas, kiom da mono oni bezonas por loĝejo, manĝo ktp, nun ĉinoj havas la ŝancon diskuti kun usonanoj pri tio, kaj ĝenerale la rezulto estas multe pli favora al Ĉinio: usonanoj miras pri la bona prezo kaj diverseco de manĝaĵo en Ĉinio.


Usonano interesata pri ĉina manĝaĵo ricevas fotojn pri pladoj el malsamaj lokoj de Ĉinio.


Specife pri tiu temo, marfruktoj, kiel salikoko kaj krabo, estas relative altkosta en Brazilo, pro tio mi unuafoje manĝis krabon en Vjetnamio dum UK en 2012. En Vjetnamio mi sentis min riĉulo pro tio, ke mi povis manĝi salikokon ĉiutage. Post mia transloĝiĝo al Ĉinio, komence mi havis la saman senton, sed laŭ tempopaso tio fariĝis normala afero por mi. Nun lukso por mi estas brazila manĝaĵo.


Usonanoj ankaŭ montriĝis scivolemaj pri kosto kaj kvalito de publika transporto kaj kuracaj servoj. Publika transporto en Ĉinio estas tre efika kaj bonpreza, prezoj dependas de la distanco, sed kutime mi pagas nur 1 RMB por busveturo kaj 4 RMB por metroo. Pri kuracaj servoj, delonge oni scias, ke prezoj en Usono estas tre altaj, kaj usonanoj surpriziĝis pri tio, ke en Ĉinio kuracado estas tiom "bonpreza". Tio montras, ke Ĉinio malŝparas la oportunon disvolvi la sektoron de kuraca turismo; tiuj homoj ankaŭ promenas kaj aĉetumas dum sia restado. La urbo Ŝanhajo fine de 2024 donis gravajn paŝojn por disvolvi tiun sektoron, sed ĝenerale Ĉinio ankoraŭ alfrontas multajn defiojn tiurilate, interalie la manko de kuracistoj kaj aliaj rilataj profesiuloj, kiuj flue regas fremdajn lingvojn.


Usonano malkovras, ke la "ĉina socia kredito" ne ekzistas.


Per rekta interagado kun ĉinoj, usonaj retanoj malkovris, ke multaj aferoj, kiujn ili delonge aŭdas pri Ĉinio ne kongruas kun la vero, sekve ili sentis sin trompitaj post malkovri, ke la "ĉina socia kredito" ne ekzistas kaj ke en Ĉinio infanlaboro estas malpermesata. Duonveroj, kiel la ekzisto de tempolimigo por uzo de videoludoj (kio fakte validas nur por infanoj), estis pli detale klarigitaj, malestigante miskomprenojn.


Ĉu la entuziasmo pri RedNote daŭros?


Tiu dialogo inter ĉinoj kaj usonanoj montras, ke ni ĉiuj estas homoj kaj volas nur vivi niajn vivojn en paco. Aliflanke, la entuziasmo de la unua semajno tendencas nature perdi viglecon: multaj usonanoj baldaŭ rimarkos, ke lerni la ĉinan estas multe pli malfacile ol ili imagas, dum ĉinoj post iom da tempo enuiĝos klarigi refoje la samajn aferojn al novaj usonaj uzantoj de la platformo. Kaj ankaŭ estas la lingva baro.


Sed la ĉeesto de tiom da usonanoj en RedNote dependos ĉefe de la firmao XiaoHongShu mem: Por reteni tiujn uzantojn, ĝi devos estis kapabla kontentigi iliajn postulojn, kaj tio estas malfacila afero, konsiderante, ke RedNote fokusas sur ĉiutaga vivo en Ĉinio kaj uzas la ĉinan kiel la ĉefa lingvo. Kelkaj fakuloj konsideras, ke la plej bona alternativo al TikTok estas Lemon8, kiun ByteDance disvolvis ĝuste por plenumi tiun breĉon. Lemon8 estas la dua plej elŝutita apo en Usono lastatempe.


Listo de plej elŝutitaj apoj por iPhone montras XiaoHongShu en la unua loko kaj Lemon8 en la dua.


Ĉu Xiaohongshu kaj RedNote fariĝos malsamaj apoj aŭ restos kiel unu? Administri la bezonojn de usonanoj kaj ĉinoj povas esti peza tasko por la administrantoj de la platformo, kaj ankaŭ estas kompleksaj juraj kaj financaj temoj por, ekzemple, monprofiti el anoncantoj en Usono kaj pagi alilandajn retfamulojn por iliaj filmetoj.


Flanke de reguligo, politikoj de Ĉinio pri regado de interreto kaj sociaj kutimoj de ĉinoj malinstigas publikan debaton pri temoj kiel religio aŭ rasismo, por eviti polusigon kaj ofendojn, laŭ la koncepto "flankenlasi la diferencojn kaj esplori komunajn punktojn", sed en Usono tiuj temoj estas parto de ĉiutagaj babiladoj, sekve usonanoj povas frustriĝi post iom da tempo.


Fine, estas tre probable, ke la sukceso de RedNote aŭ Lemon8 en Usono rezultos en ĝia blokado en tiu lando: La decido de usona justico pri TikTok kreas precedencon por ke ajna alia ĉina apo estu blokita surbaze de la sama kialo. Iel ajn, multaj usonanoj deklaris, ke en kelkaj tagoj ili jam lernis sufiĉe pri Ĉinio por kompreni, ke ĝi ne kongruas kun tiu lando priskribita de okcidentaj amaskomunikiloj.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto





















<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Komenciĝis printemp-festa pasaĝertransportado de 2025 - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat