Ĉar la mallongvidea aplikaĵo TikTok estos malpermesita de Usono, en la lastaj tagoj granda nombro da usonaj TikTok-uzantoj elektis elŝuti alian ĉinan socian aplikaĵon RedNote. Rezulte, multaj ŝercoj estis faritaj.
Inter ili estas unu, ke iuj usonaj retanoj surprize trovi, ke Maye Musk, patrino de Elon Musk, kiu estas posedanto de X (Twitter), ja havas konton en RedNote! La neatendita malkovro kaŭzis koleron de iuj usonaj retanoj, ĉar ili ne ŝatas usonajn riĉulojn kaj enuas je la tradiciaj usonaj sociaj softvaroj, ekzemple, X, Youtube, Facebook, Ins ktp. Estas ridinde, ke ili elŝutas ĉinan softvaron, sed ili ankoraŭ devas vidi ĉi tiujn homojn!
Nur komento "kial ŝi estas ĉi tie?" ricevis milojn da ŝatoj.
Tamen, pro la ebla efiko de multaj komentoj de retanoj aŭ pro maltrankvilo, Meyer Musk ŝanĝis sian komentan funkcion en sia konto en RedNote al "nur videbla de amikoj" kaj fermis la publikan komenton.
Redaktoro: Liu Zijia
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat