La printemp-festa pasaĝertransportado daŭras de la 14a de januaro ĝis la 22a de februaro. En la 40 tagoj, antaŭvide estos naŭ miliardoj da vojaĝoj transregionaj en la tuta lando, probable je rekordo historie. Vojaĝoj per trajno kaj aviadilo trarompos 510 milionojn kaj 90 milionojn respektive, kun pliiĝo surbaze de la kulminaj punktoj pasintjare. Stirado en siaj propraj aŭtoj ankoraŭ restas la ĉefa vetur-maniero ĉe la festo. Pro densaj fluoj de pasaĝeroj ĉe la festo, oni devas certigi glatan trafikon, sekurecon, esti singarda en malbonaj veterkondiĉoj kaj fari tutecan planadon pri transportado de pasaĝeroj kaj varoj.
Redaktoro: Liu Zijia
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat