La Ĉina Administracio pri Enmigrado publikigis datumojn la 14-an de januaro. La datumoj montras, ke en 2024 la nombro de tiuj, kiuj trapasis la landlimon de Ĉinio, estis 610 milionoj da homoj/fojoj, je 43.9% pli multe ol 2023. Inter la homoj, estis 64.882 milionoj da eksterlandanoj, je 82.9% pli multe ol 2023. Entute 20.115 milionoj da eksterlandanoj/fojoj eniris Ĉinion senvize laŭ koncerna politiko, je 112.3% pli multe ol 2023.
En 2024 entute 2.597 milionoj da vizoj/fojoj estis donitaj al eksterlandanoj, je 52.3% pli multe ol 2023, el kiuj 1.476 milionoj da vizoj/fojoj estis eldonitaj, pliiĝinte je 87.3%. La nombro de homoj taŭgaj por la senviza politiko pliiĝis je 113.5%. Precipe, post la ampleksa malstreĉiĝo kaj optimumigo de la vizopolitiko, la nombro de homoj venantaj al Ĉinio pliiĝis je 29.5% monat-post-monate.
Sekve, la administracio pliiĝos servojn por altnivela pordmalfermo kaj altkvalita disvolvo, kaj plu faciligos vizitojn de ĉinoj kaj eksterlandanoj.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat