En Xizang-a Aŭtonoma Regiono de Ĉinio, la situacio en la regiono trafita de tertremo turnis de provizora aranĝado al pli long-perioda aranĝado. Ĝis la 18-a horo de la 12-a de januaro ĉe ĉiuj provizoraj loĝejoj oni jam starigis 2 198 kompletojn da antaŭfabrikitaj dometoj. Suferintoj de la tertremo komencis transloĝiĝi el tendaroj al tiuj pli komfortaj loĝejoj. Samtempe, ankaŭ daŭras postkatastrofa purigado kaj eltrovado de posedaĵoj de lokanoj.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat