La 7-an de januaro forta tertremo en Xizang-a Aŭtonoma Regiono de Ĉinio kaŭzis la morton de 126 homoj kaj vundis aliajn 188. Kvankam la tertremo okazis en loko maldense loĝata, tamen la katastrofo estus multe pli granda, se Ĉinio ne estus lerninta gravajn lecionojn el pasintaj tertremoj. Per senĉesa disvolvado de politikoj, teknologioj, normoj kaj kapabligoj rilataj al preventado de naturkatastrofoj, sukurado kaj rapida reago al urĝaĵoj, Ĉinio akumulis valorajn sciojn utilajn por protekti vivojn kaj mildigi damaĝon kaŭzitan de tertremoj, tajfunoj kaj aliaj katastrofoj.
Eksponaĵo en muzeo klarigas pri la sukurado al la viktimoj de la granda tertremo de Wenchuan en 2008
La graveco preventi kaj rapide reagi
Posttagmeze de la 12-a de majo 2008, Wenchuan-gubernio de aba-a tibeta kaj ĉjang-a aŭtonoma subprovinco en Sichuan-provinco de Ĉinio estis trafita de tertremo kun magnitudo de 7.9. Ĉiuj vojoj ligantaj Wenchuan al aliaj gubernioj, samkiel ĉiuj strukturoj por telekomunikado, estis detruitaj, tiel ke eĉ peti helpon ne eblis. Sed helpopeto ne estis necesa, la unua sukurista teamo ekiris al Wenchuan post nur 18 minutoj: kunordigo inter ŝtataj servoj pri geologia monitorado kaj sukurado permesis al aŭtoritatoj rapide identigi la gravecon de la situacio kaj sendi sukuristojn al la ĝusta loko. Armea taĉmento el Chongqing estis la unua savgrupo, kiu atingis Wenchuan.
De tiam, sistemoj por preventi naturkatastrofojn kaj sendi mesaĝojn al rilataj homoj fariĝis pli efikaj kaj fidindaj. La monde plej granda projekto pri frua averto pri tertremo estis finkonstruita pasintjare kaj aŭtomate sendas avertmesaĝojn al ĉiuj homoj en areo atingota de sisma ondo. Post detekto de tertremo, la avertsistemo kolektas informojn el la unua ondo, malpli detrukapabla, pri la ĉefaj trajtoj de la tertremo kaj antaŭkalkulas ĝian efikon en la ĉirkaŭaĵo. Sekve homoj en la areo ricevonta la duan ondon, kiu kaŭzas detruadon, ricevas avertmesaĝon pli frue ol ĝia alveno.
Pli rapidaj, detalaj kaj akurataj informoj pri naturkatastrofo kaj kunordigo inter malsamaj sukuraj kaj helpaj fortoj pliefikigas la laboron. Dume, for de la loko, kie la katastrofo okazis, en stokejo de provizaĵoj homoj jam preparas la transporton de manĝaĵoj, vestaĵoj, kuraciloj kaj aliaj materialoj bezonataj en tiaj situacioj.
Pli sekuraj loĝejoj
Kiam la Ĉina Popola Respubliko estis fondita, la lando estis inter la plej malriĉaj en la mondo kaj ĝia registaro havis la grandegan defion provizi loĝejojn al sia granda populacio, kun tre limigita buĝeto, malaktuala teknologio kaj sub internaciaj sankciumoj, kiuj malebligis importadon de maŝinoj kaj konstru-materialoj. Sub tiuj kondiĉoj, ne eblis konstrui loĝejojn tre sekurajn, kaj en multaj lokoj la kvalito de loĝejoj ne estis kontentiga.
Masonistoj kunigas tradician fasadon kun modernaj konstru-teknikoj por konstrui pli sekurajn domojn en Xizang, sudokcidenta Ĉinio.
Laŭ tempopaso, tamen, Ĉinio sukcesis plibonigi la kvaliton de siaj konstru-materialoj, disvolvi teknologiojn kaj teknikojn por konstruado kaj plialtigi la teknikan nivelon de sia laborforto en tiu kampo. Sekve, la kvalito de ĉinaj konstruaĵoj estis ankaŭ plibonigita. Multaj domoj falintaj dum la tertremo en Wenchuan en 2008 estis malnovaj, sed kelkaj estis novaj, inkluzive de la mezlernejo Xuankou, kie multaj homoj, plejparte lernantoj, perdis la vivon. Tio evidentigis la bezonon plialtigi postulojn pri kvalito de konstruaĵoj, certigi taŭgajn inspektojn kaj puni tiujn, kiuj malobeas la normojn. Protekti homan vivon estas esenca respondeco de rilataj aŭtoritatoj.
De tiam ĝis nun, loĝejoj tra tuta Ĉinio estis reformitaj aŭ rekonstruita por pli bone rezisti al tertremoj. Kadre de la laboro pri malaperigo de malriĉeco en Ĉinio, estis efektivigita la politiko Du Certigoj kaj Tri Aliroj, pri certigo al ĉiu civitano de manĝaĵo kaj vestaĵoj kaj aliro al edukado, kuracado kaj decaj loĝkondiĉoj. En miaj vojaĝoj tra vilaĝoj kaj kamparo de multaj provincoj, mi atestis la efektivigon de tiu politiko: En multaj vilaĝoj, inkluzive de tiuj vizititaj de mi en Xizang, novaj domoj rezistaj al tertremo estis konstruitaj por anstataŭi la malnovajn domojn en malbonaj kondiĉoj.
En septembro 2024, mi vizitis la urbon Haikou en la sudĉina provinco Hainan, nelonge post kiam la urbo estis trafita de forta tajfuno, kaj konstatis, ke la domoj preskaŭ ne havis signojn de ĝi. Estis falintaj arboj kaj malgrandaj damaĝoj al kioskoj, trotuaroj kaj aliaj strukturoj. Laboroj pri purigado de stratoj, forigo de falintaj arboj kaj riparado de domoj estis okazantaj rapide kaj efike, sed damaĝoj al domoj estis malmultaj kaj nur estetikaj.
Konservi la memoron
Ĉiu tragedio markas la historion kaj instruas al ni lecionon. Studoj pri la damaĝoj kaŭzitaj de naturkatastrofo kontribuas por plibonigo de konstru-teknikoj kaj perfektigo de politikoj. Aldone, Ĉinio donas grandan zorgon al omaĝado de la viktimoj kaj konservado de la memoro pri la tragedio.
Briko farita el restaĵoj de la malnova domo kontribuas por konservi la memoron kaj doni emocian komforton al la postvivantoj de naturkatastrofo.
La kazo de Wenchuan, unu el la plej traŭmataj naturkatastrofoj en la ĉina nacia memoro, estas ekzempla. Por la rekonstruado, la arkitektura firmao Jiakun disvolvis teknikon por fari "renaskitajn brikojn" el restaĵoj de detruitaj domoj. Krom esti mediamika, tiu tekniko ankaŭ kontribuis por spirita kaj emocia resaniĝo de postvivantoj de tiu tragedio. La ruinoj de la mezlernejo Xuankou estis konvertitaj en memorigejo, kie vizitantoj prezentas florojn al la viktimoj de la tragedio, vizitas la ruinojn kaj aŭskultas rakontojn pri la homoj pereintaj dum tiu tertremo. En Wenchuan ankaŭ estis konstruita muzeo pri la tertremo, kie estas konservataj postrestaĵoj de la tragedio kaj oni rakontas detalojn pri la savado, omaĝas la viktimojn kaj la heroojn de tiu tago, informas pri la rekonstruado kaj ankaŭ edukas la vizitantojn pri tertremo per bildoj, videoj kaj ludoj. Tie estas eĉ tertrem-simulilo.
Kvankam la tertremo en Xizang estis forta, la nombro de mortintoj kaj vunditoj, samkiel la materiaj perdoj, estis malgranda kompare kun nombroj de similaj tertremoj antaŭ jardekoj. Tio montras, ke Ĉinio nun sukcesas pli efike preventi kaj reagi al naturkatastrofoj. La sukceso de Ĉinio en tiu kampo estas lerninda de aliaj landoj.
Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat