Indonezio fariĝis plenrajta membro de BRICS

BY:Rafael Henrique ZerbettoJanuary 8, 2025

Kiel prezidantolando de BRICS por 2025, la brazila registaro anoncis, la 6-an de januaro, ke Indonezio formale fariĝis plenrajta membro de BRICS. La kandidatiĝo de Indonezio estis aprobita de BRICS-membrolandoj en la kupolkunveno en Johanesburgo, Sud-Afriko en aŭgusto 2023, kadre de diskuto pri ekspansio de la grupo. Pro la balotadoj en Indonezio en 2024, la indonezia registaro formale komunikis sian intereson aliĝi al BRICS, sed nur post la efektivigo de sia nova registaro. BRICS-landoj unuanime aprobis la aliĝon de Indonezio surbaze de la gvidaj principoj, kriterioj kaj proceduroj por ĝia ekspansio, interkonsentitaj dum la pintkunveno en Johanesburgo.



La anonco de la brazila registaro pri aliĝo de Indonezio al BRICS substrekas, ke tiu lando estas la plej granda ekonomio kaj havas la plej grandan populacion de Sudorienta Azio. Indonezio kundividas kun aliaj BRICS-landoj la subtenon al reformado de institucioj pri monda regado kaj pozitive kontribuas por profundigi la sud-sudan kunlaboron, temoj kiuj estas prioritatoj en la tagordo de ĉijara pintkunveno de BRICS en Brazilo, kies temo estos plifortigi kunlaboron de tutmonda sudo por regado pli inkluziviga kaj daŭripova.


Post la anonco farita de Brazilo, la ĉina registaro tuj gratulis Indonezion. Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj diris, ke la aliĝo de Indonezio al BRICS utilas por la komunaj interesoj kaj de BRICS-landoj kaj de la tutmonda sudo, kaj Ĉinio kredas, ke Indonezio aktive kontribuos por la disvolvado de BRICS.


La proparolanto aldonis, ke BRICS estas ĉefa platformo por antaŭenigi solidarecon kaj kunlaboron inter landoj de la tutmonda sudo kaj ĉefa forto por gvidi la reformadon de tutmonda regadosistemo, kaj BRICS-landoj havas kompromison antaŭenigi plurflankismon, justecon, justicon kaj kundisvolvadon. Ĉinio pretas kunlabori kun Indonezio kaj aliaj BRICS-landoj por kunkonstrui pli ampleksan, intiman, efektivan kaj inkluzivigan partnerecon, antaŭenigi altnivelan disvolvadon de pli vasta BRICS-kunlaboro kaj alporti pli grandajn kontribuojn al konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco, deklaris la proparolanto.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fontoj: Gazetara Komuniko de Brazila Ministerio pri Eksteraj Aferoj kaj Xinhua-novaĵagentejo














<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Wuhu, perla urbo ĉe Jangzio - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat