La novjara mesaĝo de ĉina prezidanto Xi Jinping pruvas la rimarkindajn atingojn de Ĉinio en traktado de altkvalita disvolviĝo en la pasinta jaro kaj aldonas konfidon al la mondo restanta en defioj kaj turbuleco.
La decido de Ĉinio antaŭenigi altkvalitan disvolviĝon, plivastigi altnivelan pordmalfermon kaj iri sur la ĉina vojo al modernigo reflektas la sindevontigon de Ĉinio kiel respondeca grava lando, diris Stephen Ndegwa, kenja fakulo pri internaciaj aferoj.
"La ampleksaj politikoj de Ĉinio por trakti kompleksajn hejmajn kaj internaciajn defiojn pruvas ĝian adapteblecon," diris Benjamin Mgana, ĉefredaktisto pri eksterlandaj novaĵoj ĉe la ĵurnalo The Guardian en Tanzanio. Mgana diris, ke la progresado de verda kaj malaltkarbona disvolviĝo kaj la apero de novaj industrioj kaj komercaj modeloj substrekas la engaĝiĝon de Ĉinio en daŭripova disvolviĝo.
Hidetoshi Tashiro, ĉefekonomikisto ĉe la japana kompanio Sigma Capital Ltd., diris: "Ĉinio antaŭenigis altkvalitan disvolviĝon per altnivela pordmalfermo, kiu alportas profiton al la mondo kaj disponigas superajn evoluŝancojn por evoluantaj landoj."
"Ĉinio ĉiam pli fariĝas ŝlosila stabiliga forto per sia pledado de multflankismo kaj malfermiteco," diris Lyazid Benhami, vicprezidanto de la Pariza Asocio de Franc-Ĉina Amikeco.
La mesaĝo de Xi Jinping montris la gravan rolon de Ĉinio kiel gvidanton de Tutmonda Sudo, diris Joseph Matthews, altranga profesoro de la Internacia Universitato BELTEI en Kamboĝo.
Per plurflankaj forumoj kiel la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, BRICS, APEK kaj G20, Ĉinio dediĉis sin al pledado kaj antaŭenigo de multflankismo, kaj ankaŭ kreis egalan ludkampon por ĉiuj ludantoj, diris Matthews. "El la mesaĝo videblas, ke Ĉinio volas labori kun ĉiuj landoj, kiuj volas antaŭenigi pacon kaj sociekonomikan disvolviĝon kaj batali kontraŭ malriĉeco kaj maljusta tutmonda regado," aldonis la fakulo.
Kiel Xi Jinping menciis en sia mesaĝo, Ĉinio faras pli profundajn kaj substancajn progresojn en altkvalita kunlaboro de "La Zono kaj Vojo". Ravshan Nazarov, altranga esploristo de la Instituto pri Ŝtato kaj Juro de la Akademio de Sciencoj de la Respubliko de Uzbekio, diris, ke la fervojo inter Ĉinio, Kirgizio kaj Uzbekio, ĉefa projekto de la iniciato, plenigos mankojn en la translandlima transportado de la regiono, kontribuante al la integriĝo de loĝistiko kaj plifortigante la infrastrukturan kaj ekonomian konekteblecon de partoprenantaj landoj en la Centra Azio.
La alvoko de Xi Jinping al komunaj klopodoj por trakti tutmondajn defiojn kongruas kun la aspiroj de evoluantaj landoj por daŭripova disvolviĝo kaj rezistemo kontraŭ klimatŝanĝiĝo, diris Balew Demissie, konsultisto pri komunikado kaj publikigo ĉe la Instituto pri Politikaj Studoj de Etiopio. Li diris, ke la emfazo de Xi Jinping pri multflankaj kunlaboraj kadroj kontribuas al multpolusa mondo, kie afrikaj landoj povas aserti proprajn interesojn kaj profiti el partopreno.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat