Antaŭ la novjaro, ĉina prezidanto Xi Jinping faris novjaran paroladon por 2025. Li diris, ke ŝanĝiĝoj kaj tumultoj interplektiĝas en la nuna mondo. Kiel respondeca granda lando, Ĉinio aktive antaŭenpuŝis reformadon de tutmonda administrado kaj profundigis unuiĝon kaj kunlaboron de la Tutmonda Sudo. Oni anaŭenigis profundigon kaj efektivigon de altkvalita konstruado de la iniciato "La Zono kaj Vojo", sukcese okazigis Pekinan Pintkunvenon de Ĉin-Afrika Kunlabora Forumo, klare prezentis ĉinajn porpledojn en multflankismaj okazoj, inkluzive de ŜKO, BRICS, APEK, G20 ktp, kaj aldonis pli da pozitiva energio por protekti pacon kaj stabilecon de la mondo.
Pli rapide evoluas la mondaj jarcentaj ŝanĝiĝoj, tiel oni devas forigi miskompreniĝon kaj konflikton per ampleksa spirito, kaj zorgi pri homara estonteco per grandioza penso. Ĉinio volas kunlabori kun ĉiuj aliaj landoj en la mondo por bone praktiki amikan kunlaboron, akceli reciprokan lernadon inter civilizacioj, partopreni en konstruado de homara komunumo de komuna estonteco, kaj kunkrei kun aliaj landoj belan estontecon por la mondo.
(el ĈRI)
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat