La 8an de marto Xi Jinping, ĉina prezidanto, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ĉeestis la plenan kunvenon de la delegacio de la Popola Liberiga Armeo kaj la Popola Armita Polica Forto kadre de la unua sesio de la 14a Tutlanda Popola Kongreso. Xi Jinping emfazis pri kvin flankoj de integrita strategia sistemo kaj kapablo:
1. Plifirmigi kaj plibonigi la integritan strategian sistemon kaj kapablon de Ĉinio estas la strategia aranĝo de la Centra Komitato de KPĈ por plifortigi la landon kaj militistaron fronte al novaj situacioj, taskoj kaj postuloj, kaj cele al pli bona kunordigo, disvolviĝo kaj sekureco, kaj pli bona kunordiĝo de ekonomio kaj nacia defendo.
2. Plifirmigi kaj plibonigi la integritan strategian sistemon kaj kapablon de Ĉinio postulas, ke oni koncentriĝu pri integriĝo por maksimumigi la strategiajn kapablojn de la lando.
3. Plifirmigi kaj plibonigi la integran strategian sistemon kaj kapablon de Ĉinio estas kompleksa sistema projekto. Necesas kunordigi la ĝeneralan situacion, evidentigi ŝlosilajn punktojn kaj stiri la ĝeneralan per la sukcesoj ĉe la ŝlosilaj punktoj.
4. Plifirmigi kaj plibonigi la integran strategian sistemon kaj kapablon de Ĉinio postulas, ke oni trovu instigon el reformado kaj novigo.
5. Necesas plifortigi ĝeneralecan planadon de konstruado de infrastrukturoj, havigi al si konsideron ampleksan, sisteman kaj longdaŭran, kaj altigi la nivelon de kunkonstruado kaj kundivido.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat