Lastatempe la Eldonejo de Oksforda Universitato publikigis la Vorton de 2024: cerba putro. La rezulto estis voĉdonita de pli ol 37 000 homoj tutmonde, montrante la disvolviĝantajn rilatojn inter la homaro kaj teknikoj.
Cerba putro signifas plimalboniĝon de mensa aŭ intelekta stato de homo, precipe la rezulto de tro da foliumoj de enuigaj aŭ malaltkvalitaj retaj enhavoj.
Iu ĉina retano diris en socia retejo: "Ĉu temas pri mi? Precipe en la kuranta jaro mi ne sentas min bona – interrompo de penso, malfortiĝo de memorkapablo, malatentemo kaj senintereso pri aferoj.
"Se vi konsumas horojn senkonscie legi telefonajn enhavojn aŭ rigardi la mallongajn videojn en viaj telefonoj, eble vi fariĝos cerb-putrulo."
Laŭ dokumentoj de la unuiversitato, la unua uzo de "cerba putro" estis farita de Henry David Thoreau en 1854 en lia libro Walden. Thoreau demandis: "Kiam Anglio klopodas kuraci la putron de terpomoj, ĉu neniu klopodos kuraci la cerban putron – kiu estas tiom pli vasta kaj fatala?"
Ĉi-jare estas la 20a datreveno de la Vorto de la Jaro. La vortoj voĉdonitaj de homoj el la tuta mondo emfazas la lingvojn, kiuj influas nian ĉiutagan komunik-manieron, kulturajn ŝanĝiĝojn kaj modojn kaj sentojn.
Redaktoro: Liu Zijia
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat