La 24-an de decembro usona prezidento Joseph Biden subskribis leĝproponon de usona kongreso, kiu agnoskas la blankkapan maraglon kiel la nacia birdo.
Laŭ la retejo de la usona registaro, ses jarojn post la publikigo de la Usona Deklaro de Sendependiĝo, usonaj kongresanoj elektis blankkapan maraglon kiel la ĉefan bildon sur la nacia emblemo. Ekde tiam, la blankkapa maraglo aperis en multaj lokoj kiel la nacia birdo de Usono. Kvankam multaj usonanoj delonge agnoskas ĝin kiel la nacian birdon, tamen nur nun tio estis oficiale agnoskita.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat