Ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon en bankedo por la 25-a datreveno de reveno de Makao al patrujo

BY:Xie RuifengDecember 20, 2024


La 19-an de decembro ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la bonvenigan bankedon por la kunveno festanta la 25-an datrevenon de la reveno de Makao al la patrujo, kaj faris paroladon. Li alte taksis la Makaan Specialan Administran Regionon pro ĝiaj atingoj dum la lastaj kvin "eksterordinaraj" jaroj. Sub la fono de akcelo de tutmondaj ŝanĝiĝoj ne viditaj en jarcento, la makaa registaro gvidis la homojn de ĉiuj sektoroj en Makao alfronti la defiojn, certigis konstantan ekonomian resaniĝon kaj atingis progreson en ĉiuj entreprenoj. Dum la lastaj kvin jaroj, Makao faris novan progreson en ekonomio, kaj atingis novan nivelon en plibonigo de popola bonfarto.


Xi Jinping diris, ke Makao ĝuas la unikajn avantaĝojn de "unu lando, du sistemoj" kaj metis solidan bazon por disvolviĝo. Makao aktive akordiĝis kun landaj disvolvaj strategioj kaj klopodis ludi pli grandan rolon sur la internacia scenejo.


Redaktoro: Xie Ruifeng










<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Ĉina prezidanto Xi Jinping alvenis al Makao - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat