Martin Jacques: Al la mondo kion alportos la vojo de Ĉinio al modernigo?

BY:Xie RuifengDecember 16, 2024


Paralela forumo titolita "Komprenado de la Ĉina Etnaro: Unueco en Diverseco por Komuna Disvolvado" okazis lastatempe en la 8-a Konferenco pri Kompreno de Ĉinio en Kantono, Guangdong-provinco de Ĉinio. Kiel gastoparolanto, Martin Jacques, vizitanta profesoro de Universitato Tsinghua, iama profesoro de Universitato de Kembriĝo kaj specialisto pri ĉinaj aferoj, diskonigis sian opinion pri la vojo de Ĉinio al modernigo.


Martin Jacques rimarkigis, ke la vasta teritorio kaj rimedoj de Ĉinio nutris harmoniajn etnajn kulturojn dum la civilizacia disvolviĝo. Li emfazis, ke Ĉinio estas "civilizacia lando", tiusence, dum sia longa historio, Ĉinio estas pli tolerema.


Ĉina modernigo liveras novajn ŝancojn por tutmonda disvolviĝo. "La sinteno de Ĉinio al la resto de la mondo estas tute malsama ol tiu de la okcidentaj fortoj," Martin Jacques deklaris, diskutante pri la ĉina moderniga vojo kaj ĝia tutmonda efiko.


Li diris, ke Okcidento preferas koloniigi kaj malhelpas la evoluon de siaj kolonioj aŭ uzas evoluon de kolonioj por siaj propraj celoj, dume, la modernigo de Ĉinio estas tute alia. Ĉinio celas esti parto de tio, kio helpas aperigi pli vastan disvolviĝon tra la mondo, certigante, ke ĝi ne plu estu nur por malgranda grupo, sed por la vasta plimulto.


Li citis la iniciaton "La Zono kaj Vojo" kiel ekzemplon por klarigi, kiel Ĉinio antaŭenigas tutmondan modernigon faciligante infrastrukturan disvolviĝon kaj investon. "La opinio de Ĉinio pri tio estas dividi kaj proponi al evoluantaj landoj manieron de rapida ekonomia kresko kaj modernigo per infrastrukturo, kio estas bazita sur la spertoj de la lando," li diris.


"Kion Ĉinio proponas al la evoluanta mondo kiel publika bono estas la ebleco de modernigo," li emfazis, ke la okcidenta modernigo malhelpis la disvolviĝon de sudaj landoj. Cetere, la modernigo de Ĉinio ebligante al aliaj moderniĝi markas decidan historian diferencon.


Redaktoro: Xie Ruifeng















<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Lagoj kaj montoj en Anhui-provinco - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat