Vespere de la 7a de decembro ĉe Sejno la katedralo Nia Damo de Parizo okazigis ceremonion pri sia remalfermiĝo post incendio en 2019 kaj kvin-jara restaŭro.
En la ceremonio franca prezidento Emmanuel Macron en sia parolado esprimis profundan dankemon al ĉiuj, kiuj savis, helpis kaj rekonstruis la konstruaĵon. Li diris, ke la incendio en 2019 estis detrua bato al la katedralo, tamen la franca popolo elektis volon kaj esperon. Ĉiuj rondoj man-en-mane unuiĝis kaj realigis la celon rekonstrui pli belan katedralon Nia Damo de Parizo ene de kvin jaroj.
La 15an de aprilo 2019 tegmento kaj spajro de la katedralo estis bruligitaj en incendio, kaj la ĉefa parto de la konstruaĵo estis konservita. La katedralo, unu el la plej reprezentaj antikvaj konstruaĵoj en Francio, estis ekkonstruita en la 12a jarcento.
Redaktoro: Liu Zijia
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat