La 4-an de decembro Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj sub la Centra Komitato de KPĈ, faris videan paroladon en la 20-a Pekin-Tokia Forumo.
Wang Yi diris, ke Ĉinio kaj Japanio estas gravaj landoj en Azio kaj en la mondo. La historio de interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Japanio dum pli ol 2 000 jaroj kaj la historio de rilatoj de pli ol 50 jaroj post la normaligo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj multfoje pruvis tion, ke ĉin-japanaj rilatoj kun ĝusta direkto ne nur profitos la du landojn kaj dulandajn popolojn, sed ankaŭ havas grandan kaj pozitivan signifon por la paca disvolviĝo de la regiono kaj la mondo. Antaŭ nelonge, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj japana ĉefministro Shigeru Ishiba unuafoje renkontiĝis en la kunveno de APEK, ili konsentis kunlabori por ĉiuflanke antaŭenigi la strategiajn kaj reciproke utilajn rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio konforme al la principoj starigitaj en la kvar politikaj dokumentoj inter Ĉinio kaj Japanio. La du flankoj konstruos strategiajn dudirekte profitajn rilatojn laŭ la postuloj de la konstruaj kaj stabilaj ĉin-japanaj rilatoj.
Wang Yi diris, ke li esperas, ke la forumo daŭre helpos formi sincerajn interŝanĝojn kaj komunan konsenton, liveros konsilojn kaj sugestojn por la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, kaj faros novajn kontribuojn por konstrui la dulandajn rilatojn laŭ postuloj de la nova epoko.
La Pekin-Tokia Forumo estas grava platformo inter Ĉinio kaj Japanio. Ĝi okazas ĉiujare ekde sia fondiĝo en 2005. La temo de ĉijara forumo estas "internacia paca ordo sub la plurflanka kadro antaŭenpuŝata de Ĉinio kaj Japanio".
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat