Printempa Festo enlistiĝis kiel nemateria kultura heredaĵo de UNESKO

BY:Xie RuifengDecember 5, 2024


La 4-an de decembro UNESKO enskribis Printempan Feston -- socia agado de la ĉina popolo celebre de la tradicia novjaro -- en la Reprezentan Liston de la Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro. Ĝis nun Ĉinio havas entute 44 programojn en la listo kaj okupas la unuan en la mondo.






La Printempa Festo estas la tradicia ĉina festo kun la plej profunda signifo, plej riĉa enhavo, plej grandnombro da partoprenantoj kaj plej vasta influo. Ĉe la festo ĉinoj tra la tuta mondo adiaŭas la malnovan kaj bonvenigas la novan, petas feliĉon kaj kunestas kun familianoj. Por miloj da jaroj la festo konservas la ligojn inter individuoj kaj familioj kaj ludas gravan rolon en la ĉina civilizacio. Kun kreskanta disvastigo, la festo jam fariĝis la ĉina kultura simbolo, kiu estas ĝenerale akceptita, agnoskita kaj aprezata de la mondo.


Redaktoro: Xie Ruifeng














<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Mirinda Makao en pasintaj 25 jaroj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat