Sri-Lanko partoprenis en la 2-a Ĉina Internacia Provizĉen-ekspozicio

BY:Sheng MinDecember 4, 2024

Lastatempe la 2-a Ĉina Internacia Provizĉen-ekspozicio okazis en Pekino, kaj en ĝi partoprenis pli ol 620 kompanioj kaj institucioj el 69 landoj kaj regionoj.


Dum la ekspozicio, srilanka ambasadejo en Ĉinio organizis diskonigon pri srilankaj produktoj. Estis ĉefe prezentitaj loka industrio, markaj avantaĝoj, oportunaj politikoj ktp. Partoprenantoj konis la reprezentajn produktojn, ekzemple, cejlona teo, cejlona cinamo, ananaso, krabo kaj gemoj.


Ambasadoro Majintha Jayesinghe parolas en la evento.


Majintha Jayesinghe, ambasadoro de Sri-Lanko en Ĉinio, dankis la ĉinan registaron pro ĝia helpo. Li diris, ke Ĉinio fariĝis allogega merkato por tutmondaj kompanioj pro siaj multnombraj konsumantoj, rapide kreskanta MEP kaj bona komerca medio. La ekspozicio kun apartaj produktoj de Sri-Lanko plibonigos tutmondan provizĉenon kaj industrian ĉenon.  


Nalika Kodikara prezentas cejlonan cinamon.


Chen Ji kaj Jiang Limin donacas la Esperantan version de Kuriero al Nalika Kodikara.


Cejlona teo


Rimarkinde, ke al la diskonigo estis invitita ankaŭ la Ĉina Esperanto-Ligo. Ĝiaj ĝenerala sekretario Chen Ji kaj vicsekretario Jiang Limin interŝanĝis opiniojn kun Nalika Kodikara, komerca reprezentanto de srilanka ambasadejo en Ĉinio. Ili diskutis pri la komerca kunlaboro kaj estonta plano inter Sri-Lanko kaj Ĉinio, la rolo de Esperanto en internacia ekonomio kaj komerco, kaj UNESKO-Kuriero eldonata de El Popola Ĉinio.


Redaktoro: Sheng Min















<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;"><span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Mirinda Makao en pasintaj 25 jaroj - esperanto.china.org.cn</span></span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat