Mirinda Makao en pasintaj 25 jaroj

BY:Xie RuifengDecember 4, 2024

Ĉi-jare estas 25-jariĝo de reveno de Makao al patrujo ekde 1999. Per sia senprecedenca disvolva miraklo, Makao pruvis al la mondo la sukceson de "unu lando, du sistemoj" kun makaaj trajtoj.


Dank' al la ampleksa kaj preciza efektivigo de la politiko "unu lando, du sistemoj", la ŝancoj alportitaj de la ekonomia prospero de la lando kaj la komunaj klopodoj de la loka registaro kaj ĉiuj rondoj de la loka socio, la pasintaj 25 jaroj estas la plej rapida kaj altkvalita evoluperiodo en la historio de Makao.


Makao, kun loĝantaro de pli ol 600 mil homoj, ĉiujare akceptas dek milionojn da turistoj. Dum la pasintaj 25 jaroj, la kunligita komerco de "turismo +" de Makao rapide disvolviĝis, prezentante la diversecan ĉarmon de la regiono kiel "kreiva urbo de bongustaĵoj", "kultura urbo de Orienta Azio", "la plej bona kongreseja urbo en Azio" kaj "la plej bona urbo por komercado".


Makao estas unu el la urboj kun la plej multaj mondaj kulturaj heredaĵoj, kiel Ruino de Sankta Paŭlo kaj Lumturo Guia. Ĝi enhavas pli ol 20 historiajn konstruaĵojn, kiuj estas kunligitaj de ĉirkaŭaj stratoj kaj placoj, formante la historian urbocentron kiun oni enlistigis kiel monda heredaĵo. La registaro kaj la lokanoj de Makao atente protektas la historiajn trajtojn kaj diversaj kulturoj harmonie kunekzistas.


Rigardante al la estonteco, Makao brilos pli!







Redaktoro: Xie Ruifeng














<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Brazilanoj pli atentas pri Ĉinio kaj Xi Jinping - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat