Mario Cavolo: La rilatoj inter Ĉinio kaj Usono koncernas la estontecon de la mondo

BY:Xie RuifengNovember 29, 2024


Kiel unu el la plej gravaj dulandaj rilatoj en la mondo, la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono koncernas ne nur la bonfarton de la dulandaj popoloj, sed ankaŭ la estontecon de la homaro. Mario Cavolo, usona verkisto kaj altranga esploristo ĉe la pensfabriko CCG, lastatempe diris en intervjuo kun ĉinaj raportistoj, ke la mondo alfrontas multajn problemojn, kaj estas nia respondeco akceli kunlaborojn inter Ĉinio kaj Usono por kune reagi al la urĝaj bezonoj de la internacia komunumo.


Kiel usonano loĝanta en Ĉinio por 25 jaroj, Mario Cavolo estas profunde impresita de la atingoj de Ĉinio. Li diris, ke la ĉina elektra aŭtomobila industrio alportis pozitivajn kontribuojn al la problemo pri tutmonda klimatŝanĝiĝo, sed okcidentaj landoj gvidataj de Usono respondis per trudado de doganaj baroj kaj komercaj militoj, kio ne estas tio, kion la mondo bezonas hodiaŭ.


Mario Cavolo laŭdis la persistemon de Ĉinio en la vojo de paca disvolviĝo kaj diris, ke tia paca kaj amikema diplomatia modelo povas helpi Ĉinion kaj Usonon antaŭeniri man-en-mane kaj certigi pli prosperan tutmondan estontecon.


Redaktoro: Xie Ruifeng














<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Kunveno pri Esperanta instruado en Hohhot - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat