La 26-an de novembro estis inaŭgurita la 2-a Ĉina Internacia Provizĉen-ekspozicio. La provizĉena akcel-indico kaj provizĉena lig-indico publikigitaj tiutage malkaŝis la novan ĝeneralan tendencon de la kunlaboro de tutmonda provizĉeno.
La akcel-indico estas la unua ampleksa indekso de la mondo por kvante taksi la nivelon de tutmonda provizoĉeno. De 2018 ĝis 2023, la nivelo de tutmonda provizĉeno signife pliiĝis, kun la indico altiĝinta de 0.27 ĝis 0.66 aŭ 144%. La lig-indico estas la unua ampleksa indico por amplekse mezuri la konekteblecon de tutmonda provizĉeno. De 2014 ĝis 2023, la indico montris leviĝantan tendencon, altiĝintan de 0.271 ĝis 0.732 aŭ 170%, kaj ĝi estas ĉe historia maksimumo.
Ĝenerale la du leviĝantaj indicoj evidente montras, ke la tutmonda provizĉeno mem estas ĝenerale stabila.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat