La 12-an de oktobro okazis kunveno pri Esperanta instruado en la Kolegio de Arto kaj Scienco Hongde de la Interna Mongolio, Ĉinio. Liu Dawei, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, kaj gvidantoj de lokaj E-grupoj ĉeestis en la kunveno. En la kunveno, reprezentantoj parolis kaj diskutis pri instruado de Esperanto en Ĉinio. Dum la evento la Ĉina Esperanto-Ligo kaj la kolegio kune establis la Bazon por Esperanto-instruado kaj Internacia Interŝanĝo por subteni Esperanto-kurson kaj agadon en la kolegio.
Redaktoro: Gou Xinyue
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat